La fera kalkanumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Fera Kalkanumo)
La Fera Kalkanumo
La Fera Kalkanumo
La Fera Kalkanumo
Aŭtoro Jack London
Eldonjaro 1930
Urbo Lepsiko
Eldoninto SAT
Paĝoj 360
vdr

La Fera Kalkanumo [1] (angle : The Iron Heel) estas romano de Jack London (1908). El la angla tradukis ĝin Georgo Saville. Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) eldonis la 360-paĝan tradukaĵon en la jaro 1930.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas malutopia verko pri la eko de ekfaŝisma tiranado en Usono. Ĝi estas la romano, kie lia socialismo aperas pli malkaŝe. Por multaj legantoj, ĝi similas la posta 1984 de George Orwell, kaj Orwell-biografiisto Michael Shelden mencias, ke ĝi influis tiun.

La 7-a ĉapitro estas preskaŭ laŭlitera kopio de ironia eseo de Frank Harris.

Scienco-fikciemuloj taksas ĝin ĉefverko kaj pioniraĵo de la "mola scienco-fikcio" de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kiu atentas socian kaj politikan ŝanĝon pli ol teĥnologian.

La novelo de Jack London The Scarlet Plague, kaj aliaj malgrandaj rakontoj, situas en malutopia estonteco tre similanta La Fera Kalkanumo, kvankam ne estas daŭro de personoj aŭ situoj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilo de la anglalingva originalo.
Citaĵo
 Ne vera romano ĝi estas, sed socia aŭ socialista pledado, en formo de memorlibro. Bona traduko. 
— 1930, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 182
Citaĵo
 Socialista pledado en formo de memorlibro. La aŭtoro imagas ke en la 26-a jarcento oni retrovas manuskripton de la 20-a en kiu la edzino de revoluciulo rakontis la eventojn de sia tempo kaj la vivon de sia tempo kaj la vivon de sia edzo Ernesto. Eventoj tute imagaj kaj elpensitaj de London. La verko estas do malprava kaj sen historia intereso. Certe London faris majstroverkojn : Ĝojradia Tagiĝo, Martin Eden, La Luna Valo, La Voko de l' Arbaro, ktp... Kial la tradukistoj ne pensas pri ili? 
— 1930, Historio de Esperanto II, paĝo 711

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]