La Kanguruo-Kronikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Kanguruo-Kronikoj
libroserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Marc-Uwe Kling
Lingvoj
Eldonado
vdr

La Kanguruo-Kronikoj (germane: Die Känguru-Chroniken) estas kvar kolektoj de tekstoj fare de la germana verkisto, kantverkisto kaj kabaredartisto Marc-Uwe Kling[1]. La esprimo staras pars pro toto por ĉiuj kvar kolektoj publikigitaj ĝis nun, kvankam fakte nur la unua volumo estas nomita Känguru-Chroniken. La eldonisto tamen surmerkatigas ĉiujn volumojn sub la titolo Känguru-Werke.

Eldono[redakti | redakti fonton]

La unuaj tekstoj estis komence elsenditaj de 2008 en la semajna podkasto Neues vom Känguru en la Berlina Radio Fritz.

En 2009, unua selektado estis publikigita en libroformo sub la titolo Die Känguru-Chroniken: Ansichten eines vorlauten Beuteltiers en berlina Ullstein Verlag. La dua volumo, Das Känguru-Manifest (La Kangurua Manifesto), sekvis en 2011, kaj la tria (tiutempe oficiale lasta) volumo, Die Känguru-Offenbarung (La Kangurua Revelacio), sekvis en 2014. En aŭtuno 2018, la lasta parto ĝis nun, Die Känguru-Apokryphen (La Kanguruo-Apokrifoj), estis publikigita[2].

Ĉiuj kvar volumoj ankaŭ estis publikigitaj kiel sonlibroj fare de eldonisto Hörbuch Hamburg. La volumoj de la Kanguruo-Kronikoj estas inter la plej grandaj sukcesoj de nuntempa literaturo en la poŝlibra kaj ĉefe aŭdlibra regiono kaj estis en la superaj rangoj de ekvivalentaj furorlistoj dum jaroj.

La unuaj tri volumoj vendis pli ol 2,5 milionojn da kopioj en presita formo komence de 2018,[3] ĝis aŭtuno 2018 ankaŭ estis venditaj almenaŭ 1,7 milionoj da kanguruaj aŭdlibroj,[4] fine de 2019 estis anoncite ke la unua aŭdlibro vendis pli ol 1 milionon da kopioj[5].

Komence de 2020, Fritz komencis publikigi la originajn epizodojn de la Kanguruo-Kronikoj kiel "Neues vom Känguru reloaded" kiel podkasto kaj sur la jutuba kanalo de la sama nomo[6]. Kiel ĉiuj romanoj de Kling, la libroj ne estas skribitaj en preterito, sed en prezenco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anke Myrrhe: Schnapspralinen im Beutel. En: Der Tagesspiegel. 29. Aŭgusto 2011
  2. Die „Känguru-Chroniken“ bekommen einen vierten Teil. In: Stuttgarter Zeitung. 18. Majo 2018
  3. Ullstein: Ullstein Taschenbuch Herbst 2018. Prenite la 20-an de majo, 2020.
  4. Börsenblatt: Känguru wieder im Goldrausch. Prenite la 20-an de majo, 2020.
  5. Börsenblatt: Känguru-Chroniken durchbrechen Millionen-Schallmauer. Prenite la 20-an de majo, 2020.
  6. Neues vom Känguru reloaded sur YouTube