La Muzeo de Senkulpeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Muzeo de Senkulpeco
Masumiyet Müzesi
muzeovidindaĵo
Lando Turkio vd
Situo Beyoğlu
Adreso Çukurcuma Caddesi - Dalgıç Çıkmaz
Estiĝo 2012
Koordinatoj 41° 1′ 51″ N, 28° 58′ 47″ O (mapo)41.0309305628.97982222Koordinatoj: 41° 1′ 51″ N, 28° 58′ 47″ O (mapo)
La Muzeo de Senkulpeco (Istanbulo)
La Muzeo de Senkulpeco (Istanbulo)
DEC
La Muzeo de Senkulpeco
La Muzeo de Senkulpeco
Situo de La Muzeo de Senkulpeco
Map
La Muzeo de Senkulpeco
Retpaĝo https://www.masumiyetmuzesi.org/en
vdr

La Muzeo de Senkulpeco (turke Masumiyet Müzesi) estas muzeo en la Çukurcuma areo de Beyoğlu Distrikto en Istanbulo, Turkio .

La turka Nobelpremiito pri literaturo Orhan Pamuk kreis la muzeon lige kun sia samnoma romano.

La muzeo kaj la romano[redakti | redakti fonton]

La muzeo kaj la libro estis kreitaj samtempe kaj rakontas la historion de du familioj en Istanbulo. Ambaŭ disponigas bildon de superklasa vivo en Istanbulo de la fruaj 1970-aj jaroj ĝis la fruaj 2000-aj jaroj [1]. La romano detaligas la rakonton de Kemal, riĉa kaj fama persono en Istanbulo kiu enamiĝas al sia malriĉa kuzo, kaj la muzeo elmontras la artefaktojn kiuj havas rolon en la rakonto [2][3]. La kolekto, kiu konsistas el pli ol mil objektoj, estas ekspoziciita en domo de la 19-a jarcento ĉe la angulo inter Çukurcuma Sk kaj Dalgiç Sk [4].

Historio[redakti | redakti fonton]

Orhan Pamuk komencis kolekti la objektojn por la muzeo en la mez-1990-aj jaroj. Li diris, ke kelkaj venas de familio kaj amikoj, aliaj devenas de aliaj ligoj en Istanbulo aŭ aliloke en la mondo. Sed la aŭtoro ne malkaŝis, kiuj objektoj estas rekte ligitaj al sia propra vivo. Li substrekas ke la rakonto de la muzeo devus esti ligita al la romano kaj ne al la propra vivo de Pamuk." [5]

Koncepto[redakti | redakti fonton]

La muzeo situas en parto de Istanbulo konata pro mallarĝaj stratoj kun antikvaĵbutikoj. La muzeo enhavas kelkajn scenojn aŭ instalaĵojn, ĉiu egalrilatante al unu el la 83 ĉapitroj de la romano [6]. La ekspozicio inkludas, inter aliaj aĵoj, grandan vitroskatolon enhavantan 4,213 cigaredojn kiujn Füsun fumis, kolekton de salskuiloj, same kiel pentraĵojn kaj mapojn de la stratoj kie la okazaĵoj de la romano okazas.

Orhan Pamuk evoluigis la ideon de la muzeo kaj la libro paralele ekde la komenco, do la muzeo ne povas esti vidita kiel muzeo pri la libro.

En 2014, la Muzeo de Senkulpeco ricevis la premion Muzeo de la Jaro en Eŭropo [7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pamuk, Orhan. "Orhan Pamuk on His Museum of Innocence in Istanbul", The Daily Beast, New York, 27 August 2012. Retrieved on 13 June 2013.
  2. Pamuk, Orhan. "Orhan Pamuk on His Museum of Innocence in Istanbul", The Daily Beast, New York, 27 August 2012. Retrieved on 13 June 2013.
  3. Pamuk, Orhan (2009). "The Museum of Innocence. Alfred A. Knopf, New York. (ISBN 9789750506093).
  4. Pamuk, Orhan (2012). " The Innocence of Objects: The Museum of Innocence, Istanbul. Alfred A. Knopf, New York. (ISBN 9781419704567).
  5. Kennedy, Michael. "Turkish Writer Opens Museum Based on Novel", The New York Times, New York, 29 April 2012. Retrieved on 13 June 2013.
  6. Poynor, Rick. "The Museum of Communicating Objects" Arkivigite je 2013-06-28 per Archive.today, The Design Observer Group, 5 October 2012. Retrieved on 13 June 2013.
  7. European Museum of the Year Award. Alirita 2021-04-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]