La Nekonata Konato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Nekonata Konato
La Nekonata Konato
Aŭtoro Douglas Phillips Boatman
Eldonjaro 1932
Urbo Kolonjo
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 124
v  d  r
Information icon.svg

La Nekonata Konato [1] estas mistera rakonto, originale verkita de Douglas Phillips Boatman. Ĝi publikiĝis en 1932 en amplekso de 124 paĝoj en la eldonejo Heroldo de Esperanto, Kolonjo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ventfrape rapida, glata, agrabla rutina facila stilo. 
— 1933, Bibliografia Gazeto, paĝo 63
Citaĵo
 Polica romano tre interesa kaj mistera. Flua stilo, tre bona lingvo. 
— 1933, Historio de Esperanto II, paĝo 801
Citaĵo
 Kvankam ĝia fono kaj rakontmaniero efikas hodiaŭ iom eksmode, estas tamen fakto, ke la rakonto havas kvalitojn, kiuj tiras nin de unu paĝo al alia. Julieto, la edzino de Marko Monington mortas, kaj antaŭ la morto promesigas lin, ke li neniam amos alian virinon. Post kelkaj jaroj Marko tamen enamiĝas al junulino kaj fianĉiĝas al ŝi. Baldaŭ aperas en lia vivo iu Sinjoro Vincent, kun kiu li amikiĝas, sed kiun lia fianĉino tuj malŝategas kaj rifuzas akcepti. Pro tio ŝi nuligas la fianĉecon. Vincent influas ĉiam pli Markon, kaj la subsupozigo ĉiam ligas lin kun la mortinta Julieto. [...] Sed la solvo ne estas tiel facila, kaj demandosigno ankoraŭ pendas super la historio, kiam ĝi atingas sian kulminon. 
— 1981, William Auld, Vereco, Distro, Stilo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]