La Petite Jérusalem (filmo)
La Petite Jérusalem | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La Petite Jérusalem |
Originala lingvo | araba lingvo • hebrea lingvo • franca lingvo |
Kina aperdato | 2005 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Laurent Brunet |
Reĝisoro(j) | Karin Albou |
Scenaro | Karin Albou |
Rolantoj | Fanny Valette • Elsa Zylberstein • Aurore Clément • Bruno Todeschini • François Marthouret • Michael Cohen • Salah Teskouk |
IMDb | |
La Petite Jérusalem ("Eta Jerusalemo") estas franca filmo de Karin Albou, aperinta en 2005.
Temo
[redakti | redakti fonton]Juda familio vivas en Sarcelles, en la Pariza regiono. Tiu familio konsistas el patrino, nun vidvino, veninta el Tunizio, pliaĝa filino Mathilde nun edziniĝinta al Ariel, kun kiu ŝi havas tri infanojn kaj plijuna filino Laura, kiu studas filozofion en fakultato. La vivo de la familio estas ritmata de judaj festoj.
Laura baraktas inter religio kaj filozofio, kaj decidas promeni ĉiutage je la 7-a vespere: ŝi anstataŭigas religian ritualon per Kant-a ritualo. Ŝi konfliktas kun sia juda familio kaj racio ne helpas ŝin en amafero kun Djamel, juna arabo, kiu ankaŭ konfliktas kun propra islama familio.
Siaflanke, nigrahara Mathilde trovas blondan haron sur la kolumo de sia edzo, kio rivelas lian malfidelecon. Mathilde petas konsilon de virino, kiu prizorgas mikveon. Tiu virino demonstras al ŝi, ke seksa plezuro ne estas fremda al juda religia leĝo. Mathilde repaciĝas kun sia edzo, viktimo de rasisma atako.
Fine Ariel decidas elmigri al Israelo kun la bopatrino, postlasante Laura-n sola. Tiu ĉi nevole konkeras sendependecon al kiu ŝi sopiris.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: La Petite Jérusalem
- Reĝisoro: Karin Albou
- Scenaro: Karin Albou
- Produkto: Laurent Lavolé kaj Isabelle Pragier
- Buĝeto: 1.28 milionoj da eŭroj
- Muziko: Cyril Morin
- Foto: Laurent Brunet
- Muntado: Christiane Lack
- Dekoroj: Nicolas de Boiscuillé
- Devenlando: Francio
- Formato: Kolora - 1,85:1 - DTS - 35 mm
- Ĝenro: Dramo
- Daŭro: 96 minutoj
- Aperdatoj:
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Fanny Valette: Laura
- Elsa Zylberstein: Mathilde
- Bruno Todeschini: Ariel
- Hédi Tillette de Clermont-Tonnerre: Djamel
- Sonia Tahar: Patrino
- Michaël Cohen: Eric
- Aurore Clément: Virino en Mikvo
- François Marthouret: Profesoro de filozofio
- Saïda Bekkouche: Onklino de Djamel
- Salah Teskouk: Onklo de Djamel
- Marlon Altiparmakian: Mickael
- Michel Hadjadj: Michel
Rekompencoj
[redakti | redakti fonton]- 2005: Premio SACD por plej bona scenaro en Festivalo de Cannes.