La Venecia Komercisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Venecia komercisto)
La Venecia Komercisto
La Venecia Komercisto
La Venecia Komercisto
Aŭtoro William Shakespeare
Eldonjaro 1914
Urbo Londono
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 102
vdr
La Venecia Komercisto
dramatic work
Informoj
vdr

La Venecia Komercisto [1][2](angle The Merchant of Venice) estas dramo de William Shakespeare, verkita inter 1594 kaj 1597.

La dramon tradukis el la angla Alfred Edward Wackrill. La tradukaĵo eldoniĝis en 1914, kaj ampleksis 102 paĝojn.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Titola heroo estas komercisto Antonio, kaj ne, kiel povus ŝajniĝi, juda pruntodonanto Shylock. La teatraĵo okazas en la 16-jarcenta Venecio. La komedio estis publikigita en 1623.

En la 16-jarcenta Anglujo kontraŭjudaj sloganoj estis denove popularaj. Judoj de Anglujo estis forpelitaj en 1290, dum la tempo de Oliver Cromwell povis setliĝi, kio tamen okazis malrapide ĝis la 18-a jarcento. Pluraj esploristoj opinias, ke Ŝekspiro en la teatraĵo fiksas negativajn stereotipojn pri judoj, montrante la precipan heroon kiel avidan ekspluatiston, la kristanon kiel honestan kaj bonan homon. Verŝajne li tiamaniere volus plaĉi al spektantaro, kiu certe plejparte samopiniis. Interese, ke dum periodo de okcidentigo de Japanujo en la 20-a jarcento, traduko de la verko kaŭzis kreskon de antisemitismo en la japana socio, en kiu ne estis judoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 3922, paĝo 356
  2. Tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]