La Verda Libro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Libro Verda/La Verda Libro
Origine الكتاب الأخضر
La Libro Verda/La Verda Libro
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Muamar Kadafi
Lingvoj
Lingvo Araba
Eldonado
Eldondato 1975
Lando Libio Libio
Trajtoj
Paĝoj 110
Ĝenro Filozofio
vdr

La Verda Libro (en la araba: الكتاب الأخضر al-Kitāb al-Aḫḍar) estas malgranda libro, kiu starigas la politikan filozofion de libia gvidanto Muamar Kadafi. La libro unue estis eldonita en 1975. Ĝi estis "celita por esti legita de ĉiuj". Laŭdire la libro estis inspirita parte de la Malgranda Ruĝa Libreto (Citaĵoj de prezidanto Mao Ce-tung)[1]. Ambaŭ estis vaste distribuitaj ene kaj ekster la devenlando kaj "skribitaj en simpla kaj komprenebla stilo, kun multaj memorindaj sloganoj"[2]. Dum la libia enlanda milito, ekzempleroj de la libro estis bruligitaj de kontraŭ-Kadafia sektoro[3]

Resumo[redakti | redakti fonton]

Ĉapitro Nomo Resumo
I La Solvo de la Problemo de Demokratio: La Aŭtoritato de la Popolo En ĉi tiu ĉapitro, Kadafi malakceptas modernan liberalan demokration kaj instigas al starigo de formo de rekta demokratio bazita sur popolaj komitatoj.
II La Solvo al la Ekonomia Problemo: Socialismo En ĉi tiu ĉapitro, Kadafi prezentas la ekonomian solvon kaj la manieron emancipi homojn per la socialismo.
III La Sociaj Bazoj de la Tria Internacia Teorio En ĉi tiu ĉapitro, Kadafi prezentas la Trian Universalan Teorion, kiu estas la modelo por subevoluintaj landoj, kiuj kontraŭas marksismon kaj liberalismon.
Bruligita Libro-Produktada Centro en centra Bengazi dum la Libia Enlanda Milito 2011

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Soumiea Abushagur. (2011) The Art of Uprising: The Libyan Revolution in Graffiti. Lulu.com, p. 18. ISBN 9781105155352. “"The Green Book was Gaddafi's political philosophies, modeled after Chairman Mao's Little Red Book..."”.
  2. Metz, Helen Chapin. (1987) “The Green Book”, Libya: A Country Study. Washington, D.C.: Library of Congress. OCLC 19122696.
  3. Alexander Dziadosz. "East Libyans burn Gaddafi book, demand constitution", Reuters Africa, 2a de marto 2011. Kontrolita 26a de aŭgusto 2011. Arkivigite je 2018-05-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-05-07. Alirita 2020-07-06.