La Voĉo de la Virino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Voz de la Mujer, 1896.
Virginia Bolten (1870-1960).

La Voĉo de la Virino (hispane : La Voz de la Mujer) estis la unua anarki-feminisma gazeto en la mondo. Publikigite en Argentino de kolektivo de virinoj inkluzive de la libervolisma komunistino Virginia Bolten, ĝi konsistis el naŭ numeroj, publikigitaj de la 8-a de januaro 1896 ĝis la 10-a de marto 1897. Krom proponi liberecanan feminismon malproksiman de la reformisma feminismo de la epoko, la gazeto defendis la idealojn de la liberecana komunismo; lia devizo estis Nek Dio, nek Estro, nek Edzo”.

La ĵurnalo estis publikigita unue en Bonaero, poste en Rosario kaj fine en Montevideo (Urugvajo), kvankam en ĉi tiuj lastaj du urboj (Rosario kaj Montevideo) la atestoj estas fragmentaj. Krom Bolten, Pepita Guerra, Teresa Marchiso, Josefa Martínez, Soledad Gustavo (Patrino de Federica Montseny), Ana López kaj Irma Ciminaghi kunlaboris en la eldonaĵo. Ĉi tiuj kontribuantinoj estis plejparte migrantaj laboristoj kun certa instrukcio. La Voĉo de la Virino instigas siajn legantinojn al propagando per agado kaj ankaŭ al direkta agado, kio devigas ĝin resti en duonklandestineco. Eĉ se sperto estis mallonga, ĝi ebligis la esprimon de deziro de ina emancipiĝo kaj konscio pri la laborista movado al demandoj pri seksa egaleco.

Idearo[redakti | redakti fonton]

La Voĉo de la Virino vokis virinojn ribeli kontraŭ vira subpremo, tamen sen neglekti la proletan lukton. Ĝi kritikis ĉiujn formojn de aŭtoritato : ĉu eklezia, kompania, ŝtata kaj familia. La fina propono konsistis en la starigo de la liberecana komunismo.

La redaktoroj denuncas ilian rolon kiel seksajn objektojn kaj diras al kiaj rilatoj ili aspiras, sub la moka rigardo de la maskloj de sia klaso kaj la malaprobo de la burĝa socio.

La gazeto vekis streĉitecojn ene de la anarkiisma movado, ĉar multaj el ĝiaj aktivuloj konsideris kelkajn el ĝiaj pozicioj kiel atakojn kontraŭ la vira sekso, tio kio igis la redakta skipo al klarigo de sia pozicio.

La institucio de geedziĝo estis unu el la ĉefceloj de la gazeto, kiu vidis virinojn kiel la plej subpremita ligo en la ĉeno de ekspluato. La gazeto defendis la ideon de libera amo el la vidpunkto de persona aŭtonomio, sen rekomendi malĉastecon.

La Voĉo de la Virino proponas doni al proletaj virinoj la ilojn por ilia emancipiĝo. Subtenanto de libera amo kaj fakta propagando, la gazeto esprimas sian deziron ĉesigi ĉiujn subpremojn: religiajn, kapitalismajn aŭ patriarkajn.