La alkemiisto
La Alkemiisto | |
---|---|
Origina titolo | O Alquimista |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Paulo Coelho |
Eldonado | |
Eldonjaro | 1988 |
Urbo | Rio de Janiero |
Trajtoj | |
Paĝoj | 158 |
La Alkemiisto (portugale O Alquimista) estas romano de brazila verkisto Paŭlo Coelho. La romano unue eldoniĝis portugale en la jaro 1988 per eta brazila eldonejo. Ek de unua apero de la romano, pli ol 40 miliono da libroj, tradukitaj en pli ol 71 da lingvoj, jam vendiĝis. La libro ankaŭ estas havebla en Esperanto.
La romano estas tre fama kaj jam gajnis multe da premioj. Ĝi gajnis premiojn Nielson Gold Book, Unuiĝinta Reĝlando, en 2004, Grand Prix Litteraire Elle, Francujo, en 1995 kaj Corine Internationaler Buchpreis, Germanujo, en 2002.
Rakonto[redakti | redakti fonton]

La Alkemiisto estas rakonto pri knabo, kiu loĝas en Hispanujo. La knabo havas la nomon Santiago kaj li estas ŝafisto. Unu nokton li sonĝas pri trezoro kaj decidas plenumigi la sonĝon. Infano en lia sonĝo montras al li, ke trezoro de lia vivo kaŝas apud piramidoj en Egiptujo. Lia vojaĝo komencas, kiam li decidas, ke li iros al Egiptujo kaj malkovros la trezoron. Dum la vojaĝo, li renkontas ciganinon, lernas de reĝo de Salem, lasas Hispanujon, vojaĝas tra nord-Afrikon, renkontas Fatima-on kaj fine, venas al la piramidoj. Dum la vojaĝo, li ne nur malkovras fizikan trezoron, li ankaŭ lernas ekstermondajn lecionojn.
Mencio de Esperanto[redakti | redakti fonton]
En la novelo, estas mencio ke la alkemiisto studis Esperanton :
![]() |
|
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
La Alkemiisto, Rio de Janeiro, 2007, 158 paĝoj, tradukita de C. Valle.[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Enkonduko al The Alchemist
- Multlingva Oficiala Retpaĝo de Paulo Coelho
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "la alkemiisto".