Saltu al enhavo

La casa de Bernarda Alba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La casa de Bernarda Alba
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Federico García Lorca
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1945
Ĝenro dramo
vdr

La casa de Bernarda Alba (La hejmo de Bernarda Alba, aŭ La domo de Bernarda Alba) estas triakta teatraĵo verkita en 1936 de Federico García Lorca. Ĝi povis nek premieris nek publikiĝis ĝis 1945, en Bonaero, pere de la iniciato de Margarita Xirgu, dum en la frankisma Hispanio la verkaro de Lorca estis malpermesata, nur ĉar frankistoj murdis lin (!). La verko rakontas la historion de Bernarda Alba, kiu iĝanta vidvino jam por la dua fojo estante 60-jaraĝa decidas vivi la sekvajn ok jarojn en profunda funebro, por ŝi kaj por ĉiuj virinoj, kiuj loĝas hejme. Lorca priskribas la arkaikajn kutimojn de la profunda Hispanio de komenco de la 20-a jarcento, karakterizita kiel tradicia socio tre perfortema, aparte kontraŭ virinoj, eĉ fare de virinoj mem, tiuokaze fare de la patrino Bernarda, kiel portanto de la reakciaj tradiciaj valoroj. Aliaj trajtoj estas la religia fanatikismo kaj la timo malkovri la intimecon, kiu devas esti kaŝita for de la atingo de la eksteruloj kaj de ties moralaj kondamnoj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kun Bernarda loĝas ŝiaj kvin filinoj (Angustias, Magdalena, Amelia, Martirio kaj Adela), ŝia patrino kaj du servistinoj. Inter tiuj estas Poncia, servistino kiu estis loĝinta tridek jarojn je la servo de la maljunulino. Bernarda absolute malpermesas aliron de siaj filinoj ekster la hejmo, kaj ĉefe kontaktojn kun viroj, dum devigas ĉiujn vesti nigre dum jaroj. Estas ĵaluzoj inter la plej aĝaj fratinoj kiuj konsideras, ke ili rajtas engaĝiĝi kaj edziniĝi, dum la plej juna devas resti hejme zorgante la patrinon. Tamen Amelia estas enamiĝinta de Pepe, "el Romano", ĉevalrajdisto, kaj deziras liberiĝi kaj vesti verde. La tragedio alproksimiĝas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Bernarda Alba restas en la popola rolularo, kiel stereotipo, kun Kiĥoto, Lazarillo, Celestina kaj aliaj gravaj roluloj de la hispana literaturo, tiukaze reprezentanta de la subpremado de virinoj, fakte fare eĉ de propraj virinoj mem, nome patrinoj.

La verko formas parton de trilogio de Lorca, foje nomita "andaluzaj tragedioj", fakte inspiritaj en realaj okazoj. La aliaj du estus "Sanga nupto" kaj "Yerma". En ĉiuj tri la viktimoj estas ĉefe virinoj.

Ĝi estis ludita multnombre kaj en Hispanio kaj diversaj landoj kaj lingvoj. Estas diversaj adaktoj al kino, inter kiuj en samnoma filmo de Mario Camus (1987), kun Irene Gutiérrez Caba (Bernarda Alba), Florinda Chico (Poncia), Ana Belén, Vicky Peña, Enriqueta Carballeira kaj Mercedes Lezcano.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]