La casa de los espíritus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La casa de los espíritus
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Isabel Allende
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1982
Eldonejo Editorial Sudamericana
Ĝenro magirealisma fikcio
Loko de rakonto Ĉilio
vdr

La casa de los espíritus (La domo de la spiritoj) estas ĝis nun la plej fama kaj legata verko de la ĉilia verkistino Isabel Allende. Ties adapto al filmo helpis ĝian sukceson.

Oni multfoje diris, ke tiu unua romano de Isabel Allende —kaj iamaniere aliaj ŝiaj verkoj— ŝuldas multe al la mondo de Gabriel García Márquez kaj ĉefe al lia romano Cien años de soledad (Cent jaroj da soleco). Certe ankaŭ en la romano de Allende aperas jarcenta historio de familio kie fortaj sentoj regas la estonton de ties anoj. Nome estas patriarka rolo de avo, belega kaj allogega bildo de avino ĉiovidanta kaj Alba la nepino amema kaj aventurema (simileco kun la membildo de la aŭtoro kaj kun aliaj estontaj ĉefrolulinoj) kiu suferos pro la puĉo de generalo kontraŭ demokrataj aktivuloj. La amato de Alba estos la viktimo. Troigo en priskriboj kaj rakontaĵoj estas ankaŭ heredaĵo de la kolombia romanisto. Tiu enorma mondo plibeligas la rakonton, sed la mondo de García Márquez estas pli magia kaj senmezura. La ĝangalo estas pli proksima de Macondo —la mondo de García Márquez— ol de la pli eŭropeca Ĉilio.

Allende kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En sia verko La casa de los espíritus Allende dufoje mencias Esperanton:

Los movimientos autónomos del péndulo señalaban las letras y formaban los mensajes en español y esperanto, demostrando así que son los únicos idiomas que interesan a los seres de otras dimensiones, y no el inglés, como decía Clara en sus cartas a los embajadores de las potencias angloparolantes, sin que ellos le contestaran jamás, así como tampoco lo hicieron los sucesivos ministros de Educación a los cuales se dirigía para exponerles su teoría de que en vez de enseñar inglés y francés en las escuelas, lenguas de marineros, mercachifles y usureros, se obligara a los niños a estudiar esperanto.

Ĉi tie Clara, la protagonistino de la verko, kapablas kontakti supernaturajn estaĵojn. Tiuj spiritoj respondas ĉiam en la hispana lingvo aŭ en Esperanto kaj neniam en la angla. Nun Clara skribas leterojn al la ambasadoroj de anglalingvaj ŝtatoj kaj al la ministroj pri edukado, petante ke oni ne plu instruu al infanoj la anglan kaj la francan (kiuj estas la lingvoj de maristoj, kolportistoj kaj uzuristoj), sed Esperanton. Tiuj ministroj kaj ambasadoroj tamen neniam respondas.

Su madre le advirtió que no intentara explicar a sus compañeras lo que había visto sobre la naturaleza humana en los libros de medicina de su tío Jaime, ni hablara a las maestras de las ventajas del esperanto sobre la lengua inglesa.

Alba, la nepino de Clara devas frekventi tre konservativan anglan lernejon. Blanca, la patrino, avertas la knabinon, ke ŝi ne diru al siaj amikinoj, kion ŝi eksciis el la medicinaj faklibroj de sia onklo kaj ke ŝi ne parolu al siaj instruistinoj pri la avantaĝoj de Esperanto kontraŭ la angla lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]