La kajtanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kajtanto
Originala titolo The Kite Runner
Produktadlando Usono
Filmita en Ĉinio
Originala lingvo persa kaj angla lingvoj
Kina aperdato 2-a de novembro 2007
Daŭro 128 minutoj
Kameraado Q2159621
Buĝeto Usona $20 milionoj
Reĝisoro(j) Marc Forster
Produktisto(j) William Horberg
Walter Parkes
Rebecca Yeldham
E. Bennett Walsh
Muziko Alberto Iglesias
Distribuo DreamWorks
Paramount Vantage
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

La kajtanto estas usona filmo de la svisa reĝisoro Marc Forster kiu aperis je la 2-a de novembro 2007 en la kinejoj en Usono. La originala titolo estas The Kite Runner laŭ samnoma romano de Ĥaled Hoseini (Khaled Hosseini). La plej gravaj aktoroj estas Ĥalid Abdalla (Khalid Abdalla), Zekeria Ebrahimi, Homajun Erŝadi (Homayoun Ershadi) kaj Ahmad Mahmidzada.

Multaj dialogoj estas en daria (persa lingvo parolata en Afganio) kun subtekstoj en la angla. Ĝi estas filmita dum la somero en Kaŝgaro Ĉinio, ĉar ne eblis filmi en Afganio.

La filmo baziĝas sur samnoma romano. Ĝi enhavas la rakonton de Amir, nemalriĉa knabo el la kvartalo Veziro Akbar Ĥano (Wazir Akbar Khan) de Kabulo, kiu estas tormentata de la honto de sia forlaso de amiko, Hassan, la filo de la hazara servinto de lia patro. La rakonto okazas dum tumulta historia periodo en Afganio, inkluzivante la falon de la monarkio ghis la invado de la rusoj, la enmasa fuĝo de rifuĝantoj al Pakistano kaj Usono, kaj la komenco de la reĝimo de la Talibanoj.

Malgraŭ tio ke la plejmulto de la rakonto okazas en Afganistano, tiuj partoj estas plejparte filmitaj en Kaŝgaro, Ĉinio, pro la danĝeroj de filmado en Afganistano tiumomente. Multo de la dialogo kiu okazas en la filmo estas en la daria persa kaj la angla. La geknabaj aktoroj estas denaskuloj de tiuj lingvoj, sed kelkaj de la plenkreskulaj aktoroj devis lerni la persan. Filmado ĉesis la 21-an de decembro 2006, kaj la filmo estis atendita esti en kinejoj la 2-an de novembro 2007. Tamen, post zorgo de la sekureco de la junaj aktoroj en la filmo pro timo de fortaj kontraŭdiroj pro la 'matura' speco de kelkaj el la scenoj en kiuj ili aperas, la kineja dato de la filmo estis prokrastita al la 14-a de decembro 2007. La Kajtanto estas eldonita en la formo DVD la 25-an de marto 2008, kaj HD-DVD-forma disko estis planita sed post la pereo de tiu formato ne aperis.

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

Filmo-Rakonto[redakti | redakti fonton]

En Kabulo, antaŭ la Soveta invado de Afganio, nemalriĉa dekkelkjarulo, Amir, kaj ties tre lojala servanto Hassan (la filo de la servanto de lia patro) estas tre bonaj amikoj. Amir estas lernejano, sed Hassan ne; rezulte, Hassan ne povas legi. La patro de Amir, Baba, kredas ke li ne estas sufiĉe vireca por sin defendi; Amir lasas ke Hassan ŝirmu lin dum la aliaj geknaboj ilin primokas. Amir zorgiĝas ke Baba ne ŝatas lin pro tio ke la patrino mortis, lin naskinte.

Amir skribas rakonton. Lia patro ne interesiĝas, sed amiko de Amir, Rahim Ĥan, legas ĝin kaj lin kuraĝigas.

Unu tagon, Hassan kaj Amir renkontiĝas kun Assef, mokanto kiu malamas hazarojn, kaj kun ties du amikoj. Li pretiĝas puni Amir kaj Hassan, sed Hassan minacas la mokanton kun rimenĵetilo. La mokanto kaj siaj amikoj foriras, sed Assef minacas ke li venĝos sin.

Amir kaj Hassan ŝatas kajtobataladon. Ĝi estas populara sporto en Kabulo, en kiu la fadenoj kontroligaj de la kajtoj estas ĉirkaŭigitaj per miksaĵo de fine dispremita vitro kaj gluo, por tranĉi la kontrolfadenojn de la aliaj kajtoj. Dum la batalado, kiu ajn kaptas mane kajton kies fadeno estas tranĉita, ĝin ekposedas. Tial la geknaboj la falantajn kajtojn postkuras. Hassan estas la 'kajtokuranto' de Amir, kaj havas talenton scii, kie trafos la teron la kajto.

Amir gajnas kajtobatalegon, kaj Hassan forkuras por kapti la falantan kajton - sed renkontiĝas denove kun Assef kaj ties du amikoj. Assef postulas de Hassan la kajton, sed Hassan rifuzas ĝin al li. Pro la rifuzo, Hassan punas kaj perfortas lin. Dum li serĉas Hassan, Amir vidas la okazaĵojn, kaj, sin kaŝanta, vidas la perforton. Li nek provas defendi Hassan, nek vokas helpon. Amir kaj Hassan neniam diras al iu ajn kio okazis, kaj ne parolas pri ĝi inter si. Kiam Amir revenas hejmen poste, li estas laŭdita de Baba por gajni la Kajtobatalon, sed Amir scias ke se Baba scius kio okazis poste, li agus tute male.

Amir kaj Hassan iĝas ambaŭ emocie deprimitaj. Amir sentas sin kulpa je timulaĉeco, ekkomprenante ke Hassan estis kuraĝa; se Baba scius kio okazis, li eble amus Hassan pli ol lin. Amir decidas ke estus plejbone ke Hassan foriru. Li sugestas al Baba dungi aliajn servantojn, sed Baba kolere rifuzas. Amir ŝajnigas ke Hassan estus ŝtelanto, kaj Hassan false konfesas la krimon. Baba lin senkulpigas, malgraŭ la fakto ke, kiel li antaŭe eksplikis, ŝtelado estas la plej malpura ago. Ali kaj Hassan decidas foriri, spite la petojn de Baba.

Post mallonga tempo, la Sovetoj invadas Afganion; pro tio ke Baba estas bone konata kiel kontraŭ-komunisto, Amir kaj Baba fuĝas; Rahim Ĥan postrestas por gardi la domon. Dum la fuĝovojo, fuĝanta virino estas perfortota, sed Baba ŝin protektas, malgraŭ la timoj de Amir ke Baba estos mortigata. La superulo de la soldato kiu la virinon perfortontus malebligas la perforton, kaj Baba-n protektas. La fuĝantoj kaŝas sin en la cisterno de benzinvagono, kaj poste iras al Peŝavaro, Pakistano. Post sesmonata atendo, Baba kaj Amir ekhavas vizojn de la Enmigrada kaj Civitaniga Servo de Usono, kaj ricevas permeson translokiĝi en Usonon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]