La mandarenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La mandarenoj (france Les mandarins) estas romano verkita en 1954 de Simone de Beauvoir, kiu por ĝi ricevis la Premion Goncourt.

La agado de la romano okazas en la epoko de la postmilito en Francio, tuj post la Dua Mondmilito. Ĝi referencas en intelekta kadro tre influita de la politiko kaj de la ideologiaj tiamaj partioj. Temas ankaŭ pri feminismo kaj ekzistadismo.

Ĉefaj roluloj de la romano estas Henri Perron kaj Anne Dubreuilh, du intelektuloj. Perron estas elstara verkisto kaj eldonisto de la gazeto L'Espoir, kiu havas nefeliĉan rilaton kun Paule. Anne Dubreuilh estas grava psikologino, edzino de Robert Dubreuilh, alia grava intelektulo, kun kiu ŝi havas filinon, Nadine. Sekvas ideologiaj polemikoj inter komunismo kaj kapitalismo, sed ankaŭ ene de tiu inter la denunco de stalinismo kaj la obeo al la doktrinoj de la oficialaj komunismaj partioj.

Oni konsideras ke tiuj roluloj estas inspirataj en realaj personoj de la ĉirkaŭaĵo de la aŭtorino. Nome Perron estus Albert Camus, Robert estus Jean-Paul Sartre, Anne estus Simone de Beauvoir mem kaj L'Espoir estus reale la gazeto Combat. Krome, dum la agado aperas rilato de Anne kun Lewis Brogan, usona verkisto kiu reprezentus Nelson Algren, unu el la amaferoj de Simone de Beauvoir, en Usono, al kiu ŝi dediĉis la libron post ties publikigo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Simone de Beauvoir, un sutil doodle filosófico de Google [1] Alirita la 7an de Januaro 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]