Saltu al enhavo

La pianiste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La pianiste
filmo
Originala titolo La Pianiste
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 14 maj. 2001, 11 okt. 2001
Ĝenro drama filmo, amafera filmo, erota suspensa fikcio
Kameraado Christian Berger
Reĝisoro(j) Michael Haneke
Produktisto(j) Veit Heiduschka  Michael Katz
Scenaro Michael Haneke
Filmita en Vieno
Loko de rakonto Vieno
Rolantoj Isabelle Huppert  Annie Girardot  Benoît Magimel  Susanne Lothar  Anna Sigalevitch  Eva Green  Georg Friedrich  Udo Samel  Cornelia Köndgen  Thomas Weinhappel  William Mang  Rudolf Melichar  Michael Schottenberg  Gabriele Schuchter  Dieter Berner  Vivian Bartsch  Karoline Zeisler  Luz Leskowitz  Gerti Drassl  Klaus Händl  Noam Morgensztern  Vitus Wieser  Liliana Nelska  Lisa Oláh
Produktinta firmao MK2 
Wega Film 
Les Films Alain Sarde 
Arte France Cinéma
Honorigoj Cannes Film Festival Grand Prix Premio César por la Plej Bona Helpa Aktorino Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino
IMDb
vdr

La pianiste (La pianistino, La pianinstruistino) estas franc-aŭstria drama filmo de 2001 reĝisorita de Michael Haneke kaj ĉefrolulita de Isabelle Huppert kaj Benoît Magimel. La scenaro, verkita de la propra Haneke, estas adaptaĵo de la samnoma romano de Elfriede Jelinek, elstara verko de tiu verkistino, kiu gajnis la Nobel-premion pri literaturo en 2004.

La filmo premieris la 14an de majo 2001 en la Festivalo de Cannes, kie ĝi atingis la Grandan Premion de la Ĵurio kaj la ĉefrola paro ricevis la du premiojn al la plej bona ludado.​

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Erika Kohut estas pianinstruistino en prestiĝa konservatorio de Vieno. Ŝi loĝas kun sia patrino, dominema virino kiu kontrolas ĉiujn ŝiajn movojn kaj kun kiu ŝi tenas rilaton de amo-malamo kun violentaj nuancoj. Sub serioza kaj disciplinema aspekto, Erika kaŝas seksajn kondutojn "kink". Aŭdinte ŝian ludadon en privata koncerto, la juna Walter Klemmer klopodas por seksallogi ŝin kaj ŝi proponas rilaton de interkonsentita BDSM, sed li malakceptas tion kiel patologion, sed kelkajn tagojn poste li perfortas ŝin. La rilato komplikiĝas, dum ankaŭ la rilato de la pianistino kun ŝia patrino komplikas la aferon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]