Saltu al enhavo

Reĝidino sur pizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La princino sur pizo)
Reĝidino sur pizo
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroHans Christian Andersen
Lingvoj
Lingvodana lingvo
Eldonado
Eldondato8-a de majo 1835
Ĝenrorakonto • literatura fabelo
v • d • r

"Reĝidino sur pizo" (dane "Prinsessen paa Ærten", "La princino sur la pizo" aŭ "La reĝidino sur la pizo") estas literatura fabelo verkita de Hans Christian Andersen pri junulino kies reĝa identeco estas establita per pruvo de ŝia fizika sentemo.

Andersen en 1836, unu jaron post la publikigo de Reĝidino sur pizo

Historio de la rakonto

[redakti | redakti fonton]

La rakonto estis unuafoje publikigita kun tri aliaj fare de Andersen en nekosta libreto la 8-an de majo 1835 en Kopenhago fare de C. A. Reitzel.

Andersen estis aŭdinta la historion infanaĝe, kaj ŝajne ĝi havas siajn fontojn en folklora materialo, eble origininta el Svedio, ĉar ĝi estas nekonata en la dana parola tradicio.[1] Nek "Reĝidino sur pizo" nek aliaj rakontoj de Andersen de 1835 estis bone ricevitaj de la danaj kritikistoj, kiuj malŝatis la neformalan, familiaran stilon kaj la mankon de moralo.[2]

En 1959 "Reĝidino sur pizo" estis adaptita al la muzikala scenejo en produktaĵo nomita Once Upon a Mattress kun stelulino Carol Burnett.

La historio rakontas pri princo kiu volas edziĝi al princino, sed havas malfacilaĵojn trovi taŭgan edzinon. Io malĝustas ĉiam ĉe tiuj kiujn li trovas, kaj li ne povas esti certa ke ili estas veraj princinoj ĉar ili havas malbonajn ĉetablajn kondutojn aŭ ili estas tro dikaj aŭ maldikaj aŭ ne belaj. Unu ŝtorman nokton junulino trempita de pluvo serĉas ŝirmon en la princa kastelo. Ŝi deklaras esti princino, kaj tiele la patrino de la princo decidas ekzameni la neatenditan gaston lokigante pizon en la lito kiun oni proponas al ŝi por tiu nokto, kovrita de 20 matracoj kaj 20 plumo-litoj. Matene, la gasto rakontas al siaj gastigantoj ke ŝi suferis sendorman nokton, ke ŝi ne povis dormi pro io malmola en la lito kaj ke ŝi certas ke ĝi ekimozis[Dubinda teksto] ŝin. La princo kontentas. Nur vera princino havus la sentemon senti pizon tra tia kvanto de litaĵoj, kaj tiele ambaŭ geedziĝas.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Tatar (2008), pp. 70–77.
  2. ↑ Wullschlager (2000), pp. 159–160.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Andersen, Hans Christian (2000) [1871], The Fairy Tale of My Life: An Autobiography, Cooper Square Press, ISBN 0-8154-1105-7
  • de Mylius, Johan (2009), "The Timetable Year By Year, 1835: The First Collection of Fairy-Tales", H.C. Andersens liv. Dag for dag. (La vivo de Hans Christian Andersen. Tago post tago.), The Hans Christian Andersen Center, Alirita la 8an de Februaro 2009
  • Opie, Iona; Opie, Peter (1974), The Classic Fairy Tales, Oxford University Press, ISBN 0-19-211559-6
  • Tatar, Maria (2008), The Annotated Hans Christian Andersen, W.W. Norton & Company, ISBN 978-0-393-06081-2
  • Toksvig, Signe (1934) [1933], The Life of Hans Christian Andersen, Macmillan and Co.
  • Wullschlager, Jackie (2000), Hans Christian Andersen: The Life of a Storyteller, University of Chicago Press, ISBN 0-7139-9325-1
  • Zipes, Jack (2005), Hans Christian Andersen, Routledge, ISBN 0-415-97433-X

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]