Laberinto de Fortuna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laberinto de Fortuna
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Juan de Mena
Lingvoj
Eldonado
vdr

Laberinto de Fortuna (Sortolabirinto) estas la plej fama verko de la kordova aŭtoro Juan de Mena (Johano de Mena).

Kovrilpaĝo de la eldono de 1496 (Sevilo) de la Laberinto de FortunaLa 300 (skrivite «Las CCC»), kies bildo montras Johanon de Mena donante sian verkon al la reĝo Johano la 2-a de Kastilio.

Temo[redakti | redakti fonton]

Temas pri alegoria poemo ŝarĝita de erudicio laŭ stilo de Dante Alighieri, kun influo de Lukano kaj Vergilio, en versoj dekdusilabaj kaj preskaŭ 300 okversaj strofoj, karakterizitaj de la uzado de latineska kaj troklera lingvaĵo tre influita de la latina retoriko. La temo de tiu granda poemo estas la rolo de la Providenco en la homa vivo kaj la nacia destino de Kastilio. Oni rakontas en tiu verko kial la poeto estas rabita de la ĉaro de Belona kaj lasita en granda ebenaĵo, kie staras la palaco de la diino Fortuna, en kies interno estas "tre grandaj tri radoj": du kvietaj, kiuj simbolas la pasintecon kaj la futuron, kaj alia konstante moviĝanta, kiu reprezentas la estantecon. Ĉiu rado dividiĝas en sep cirkloj, kiuj korespondas al la orbitoj de la sep planedoj kie la aŭtoro lokigas diversajn rolulojn de la Antikveco aŭ tiameco.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Estas la plej grava ekzemplo de la verkoj de la unua kastillingva poeto kiu klopodas krei lingvaĵon poezie altigita, diferenca de la normala lingvo. La kastilia ŝuldas al Mena gravan renovigon, kiu lertigis la sintakson pere de la hiperbato kaj aldonante novajn elementojn kaj neologismojn: por tio li prenas vortojn rekte el la latina kaj anstataŭas per ili ekzistintajn vortojn de la populara lingvaĵo. Tiele, ekzemple, vulto anstataŭ "vizaĝo", ekzilo anstataŭ "elterigo", poluto anstataŭ "malpura". Li emis ankaŭ proparoksitanajn vortojn (diáfano, sulfúreo) per kio atingas specialan sonorecon. Tiu amasigo de sprimaj resursoj havigas al la poezio de Mena barokan formon du jarcentojn antaŭ ties alveno, krom granda sonoreco kaj sprimiva forto. Lia renovigo, enmetita en ankoraŭ kruda lingvo, estis ankoraŭ malproksime de la matureco kiun oni atingos dum la baroka periodo, sed Mena estas sendube grava antaŭulo kiu faciligis la poeziajn direktojn poste uzatajn en la hispana literaturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]