Laboratorio Cold Spring Harbor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laboratorio Cold Spring Harbor
esplora institucio • akademia eldonejo
Komenco 1890 vd
Geografia situo 40° 51′ 43″ N, 73° 28′ 2″ U (mapo)40.861944-73.467222Koordinatoj: 40° 51′ 43″ N, 73° 28′ 2″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Laurel Hollow
Laboratorio Cold Spring Harbor (New York)
Laboratorio Cold Spring Harbor (New York)
DEC
Laboratorio Cold Spring Harbor
Laboratorio Cold Spring Harbor
Lokigo de New York en Usono
Map
Laboratorio Cold Spring Harbor
Membro de Nov-Jorka Genara Centro vd
Posedatoj bioRxiv vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Laboratorio Cold Spring Harbor (angle Cold Spring Harbor Laboratory, akronime CSHCSHL) estas privata, neprofitcela esplorinstitucio konsistanta el pluraj laboratorioj en Laurel Hollow, Nov-Jorkio, sur Longinsulo [1]. La ĉefaj esplorkampoj estas kanceresplorado, neŭrobiologio, plantgenetiko, genomiko kaj bioinformadiko [2]. La esplorcentro prizorgas, interalie, diplomiĝan programon (Watson Lernejo de Biologiaj Sciencoj) [3].

Pli precize, la esplorkomplekso de la laboratorio situas en Kantono Suffolk, Nov-Jorkio, sed la ĉefsidejo situas en najbara Kantono Nassau - en Laurel Hollow.

La laboratoria kunlaborantaro konsistas el 400 dungitoj kaj notindas ke dum ĝia historio naŭ nobelpremiitoj (Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino) laboris ĉe la CSH ĝis nun.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1890 la laboratorio estis fondita kiel fako de la Brooklyn Institute of Arts and Sciences. En 1904, la Carnegie Institutio de Vaŝingtono fondis la Stacion por Eksperimenta Evoluo en Cold Spring Harbor. En 1921 la laboratorio estis reorganizita kiel la Carnegie Institution Department of Genetics. James Watson (kuneltrovinto de la strukturo de DNA) estis direktoro kaj poste kanceliero de la laboratorio dum 35 jaroj [4]. En 1994, la aŭstralia kanceresploristo Bruce Stillman estis nomumita la posteulo de Watson kiel direktoro, kaj li estas prezidanto ekde 2003 (aktuale en 2019).

La instituto organizas, interalie, la Cold Spring Harbor Simpozion pri Kvanta Biologio ĉiujare [5].

Interalie, CSHL gastigas la servon bioRxiv, antaŭpresa (angle preprint) deponejo por eldonaĵoj en la vivsciencoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2019-06-19) “Top 10 academic institutions in 2018: normalized”, Nature (EN). doi:10.1038/d41586-019-01924-x. 
  2. Cold Spring Harbor Laboratory | 2012 Annual Report. Arkivita el la originalo je 2014-03-14. Alirita 2014-03-14.
  3. CSHL trustees vote on future of graduate school (3 July 2020). Alirita 4 July 2020.
  4. Cold Spring Harbor Laboratory | James D. Watson. Arkivita el la originalo je 2014-04-07. Alirita 2014-04-04.
  5. WebServices CSHL Facts & Figures - About Us. Arkivita el la originalo je 2014-03-22. Alirita 2014-03-14.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Peter Fischer: Am Anfang war die Doppelhelix : James D. Watson und die neue Wissenschaft vom Leben. München: Ullstein, 2003. ISBN 3-550-07566-9 ()
  • Wulf D. Hund: Ein Traum der Vernunft - Das weiße Eutopia des James Watson. In: Blätter für deutsche und internationale Politik, Ausgabe 11/2008, S. 73–80.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]