Lacyr Schettino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Lacyr SCHETTINO naskiĝis en Mar de Espanha, Brazilo, 1914 kaj mortis en Belo Horizonte, 2004. poetino, ŝi publikigis unuan libron en 1940. En 1945 ŝi estis unu el la sekretariinoj de la 10-a Brazila Kongreso de Esperanto. En 1953 ŝi gajnis porvirinan premion de poezio de ĵurnalo "A Gazeta", kaj en 1956 la premion "Olavo Bilac" de tiama Federacia distrikto pro la libro "Terezinha de Jesus". Omaĝe al ŝi estas porvirina premio de poezio nomata "Lacyr Schettino" de Virina Akademio de Poezio de Minas Gerais.