Ladislav Karol Cibur

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ladislav Karol Cibur (18911991) estis instruisto, verkisto kaj esperantisto.

Profesie estis instruisto kaj lerneja direktoro en vilaĝo Železník, apud Ratková, distrikto Rimavská Sobota. Kiel partopreninto de du mondmilitoj (en la unua li perdis sian dekstran okulon, la 2-an de majo 1915 sur la batalkampo en la pola urbo Gorlice), li forte malaprobas militon!

Li vivis en vilaĝo Pohorelá (Malaltaj Tatroj), en la valo de rivero Hron. Li studis en Dobšiná kaj en Levice. Tie li akiris la diplomon pri instrukapablo. Laŭ lia proklamo, la disvastigo de Esperanto fariĝis lia vivcelo. En la jaro 1957 li finis sian instruistan laboron. Li skribis diversajn artikolojn por la slovaka gazetaro. Variajn esperantlingvajn artikolojn li publikigis en „Informoj de es. esperanto-komitato", en la jaro 1968. Malgraŭ sia alta aĝo li daŭre verkas siajn retrospektivajn rememorojn pri siaj travivaĵoj. Liaj taglibroj ampleksas preskaŭ 50 kajerojn, kiujn li mem ilustras.

Li estis delegito de UEA, disvastigis Esperanton en sia ĉirkaŭaĵo; esperantisto estis ekde 1910. Li gvidis kurson ĉe Entreprena Klubo ROH en Revúca (distrikto Gemer) kaj Železník (1933). En 1967 li gvidis 16-membran junpioniran grupon de Esperanto (11-14-jaraj geknaboj) en Žehušice proksime de Kutná Hora.

Li partoprenis literaturan konkurson dum 7-a kongreso de AE SSR (1977) kaj atingis en originala prozo laŭdajn menciojn por "Petrolo kaj Rabistoj".

En la lasta periodo de sia vivo li vivis ĉe sia filino en Třebíč.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Soldata sango sur reĝa kapo (Esperantisto Slovaka, 5/1966, p. 34-35)
  • Pluaj etaj glosoj el la 51a UKE en Budapeŝto (ZČSEV 23/1966)
  • Interesa trovaĵo en Zbyslav (ZČSEV 28/1968 – pri F.V.Lorenc)
  • La gastejmastro rakontis (Esperantisto Slovaka, 1-2/1972, p. 9 – pri la poeto Janko Jesenský)
  • Nokto en Lančov (1977-07-17/18, manuskripto)
  • Petrolo kaj Rabistoj (1977)
  • Pri la paco (Paco-cs-1984-26, Intervjuo de Jiří Karen: La plej aĝa esperantisto en Ĉeĥoslovakio)
  • Taglibro (50 kajeroj, manuskripte)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Paco-cs-1984-26, Intervjuo de Jiří Karen: La plej aĝa esperantisto en Ĉeĥoslovakio
  • ZČSEV, 23/1966, 28/1968, 29/1968, 30/1968
  • Ján VajsĽubomír Fajth: Esperantisto Slovaka – Bibliografio kaj historio