Lajos Dargay
Lajos Dargay | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de septembro 1942 en Beli Manastir | |
Morto | 20-an de decembro 2018 (76-jara) en Kalocsa | |
Ŝtataneco | Hungario [#] | |
Familio | ||
Infanoj | Marcell Dargay [#] | |
Profesio | ||
Okupo | skulptisto [#] | |
En TTT | Oficiala retejo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Lajos Dargay [lajoŝ dargai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dargay Lajos estas hungara skulptisto, grafikisto, instruisto, muzeestro. Li estas fondinto de la hungara mova-kibernetika skulptoarto.
Lajos Dargay [1] naskiĝis la 8-an de septembro 1942 en Pélmonostor (Hungara reĝlando, nuntempa Beli Manastir en Kroatio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Dargay abiturientis en Sárospatakn en 1960, poste li interrompis la lernadon en Industriarta Altlernejo, fine li akiris diplomon en Pedagogia Altlernejo Ho Chi Minh en 1972. Intertempe en 1967 li studis en Nacia Altlernejo de Belartoj, poste li laboris en ateliero de Miklós Schöffer. Li estis disĉiplo en Hungario de Tibor Vilt kaj Erzsébet Schaár. Inter 1975 kaj 1983 li instruis en gimnazio en Eger, sed en 1977 li denove estis en Parizo helpe de stipendio. En 1980 li partoprenis en fondo pri muzeo en Kalocsa, li estis muzeestro 3 jardekojn ekde 1983, poste li pensiuliĝis. Li kreis movajn-kibernerikajn skulptaĵojn, pli malofte grafikaĵojn. En 1991 li plulernis en Novjorko helpe de usona stipendio. Li ricevis premiojn inter en 1992 kaj 2012.
Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Milano (1973)
- Romo (1985, 2010)
- Arthalo Budapeŝto (1989, 2000)
- Debrecen (1995, 2010)
- Pécs (2008, 2015)
- Veszprém (urbo) (2012)
Elektitaj artaĵoj[redakti | redakti fonton]
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Technika és művészet (1972)
- Kinetikus művek a környezetben (1978)
- Szobor, amely a vihart jelezte volna (1993)