Miklós Schöffer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Schöffer
Persona informo
Schöffer Miklós
Naskiĝo 6-an de septembro 1912 (1912-09-06)
en Kalocsa
Morto 8-an de januaro 1992 (1992-01-08) (79-jaraĝa)
en 18-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Memorigilo Miklós Schöffer
Profesio
Alia nomo Schoffer, Nicolas vd
Okupo skulptisto • vidartisto • pentristo • arkitekto vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1932–1992 vd
Verkado
Verkoj Chronos 15 ❦
Chronos 10 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Miklós Schöffer [miklOŝ ŝofer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schöffer Miklós, en Francio Nicolas Schöffer [nikola] estis hungardevena franca skulptisto. Li estas patro de la cibernetiko skulptado, sed li agadis ankaŭ en pentraĵoj, arkitekturoj, filmoj kaj muzikoj.

Skulptaĵo de Miklós Schöffer en Munkeno (1980)

Miklós Schöffer [1] naskiĝis la 6-an de septembro 1912 en Kalocsa, li mortis la 8-an de januaro 1992 en Parizo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Schöffer abiturientis en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Universitato Péter Pázmány. Li plulernis en Hungara Belarta Altlernejo (1932 - 1935), sed en 1936 li ŝanĝis lernejon al Nacia Altlernejo de Belartoj en Parizo. Pli frue li debutis en ekspozicio en Budapeŝto en 1932. Dum la nazia okupado en Francio li kaŝiĝis en Auvergne. Inter 1941 kaj 1951 li estis simpla laboristo. Li iĝis franca civitano en 1948, poste li interesiĝis pri cibernetiko. Liaj skulptaĵoj havas 3 periodojn: spaca (1949-1953), luma (1957-1960), fine sona. Ekde 1976 li revizitis Hungarion. Li ricevis premion en 1968 en Venecia Bienalo.

Elektitaj solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1932)
  • Parizo (1946, 1954, 1962, 1966, 1979, 1984, 1989, 1993, 1998)
  • Zagrebo (1957)
  • Londono (1964)
  • Karakaso (1970)
  • Arthalo Budapeŝto (1970, 1982)
  • Munkeno (1976)
  • Novjorko (1988)
  • Tokio (1996)

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • CYSP 1 (1956) estas konsiderita la unua cibernetika skulptaĵo en la arthistorio

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormuzeo en Kalocsa ekde 1980

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]