Lajos Rácz
Lajos Rácz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de julio 1952 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | luktisto sporta trejnisto |
Lajos Rácz [rAc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rácz Lajos estas hungara luktisto en klasik-stila luktado, dufoja olimpiano, mondĉampiono, trejnisto.
Lajos Rácz[1] naskiĝis la 1-an de julio 1952 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Rácz maturiĝis en Budapeŝto, pli precize en Csepel (distrikto). Ekde 1973 li vivis en Székesfehérvár, kie li edziĝis en la sekva jaro. Li akiris du diplomojn en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1978 kaj 1983. Li ricevis signifan ŝtatan premion en 2019.
Sporta kariero
[redakti | redakti fonton]Lajos Rácz ĝis 1971 estis luktisto en Csepel, poste en Székesfehérvár. Li estis hungara ĉampiono 11-foje inter 1974-1984 en pezkategorio 52 kg. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun arĝenta medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1979 kaj en eŭropaj ĉampionumoj same li estis la unua en 1977 kaj 1983. Lia plej konata trejnisto estis Géza Hollósi. Depost sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto en Székesfehérvár.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-04-02 per la retarkivo Wayback Machine
- rezultoj kun foto
- biografio angle
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/record/-/record/PIM122261 hungarlingva datenaro de muzeo