Lajos Tokácsli
Lajos Tokácsli | |
---|---|
Memportreto de Lajos Tokácsli | |
Persona informo | |
Naskonomo | Tokácsli Lajos |
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1915 en Szentes |
Morto | 7-an de junio 2000 (84-jaraĝa) en Szeged |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Lajos Tokácsli [lajoŝ tokAĉli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tokácsli Lajos estis hungara pentristo.
Lajos Tokácsli [1] naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1915 en Szentes, li mortis la 7-an de junio 2000 en Szeged.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Lajos Tokácsli frekventis bazlernejon, poste li estis simpla agrara laboristo. Libertempe li ŝatis pentradi. Li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1942. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gyula Rudnay. Post siaj studoj li ricevis stipendion, li edziĝis, en la sekva jaro filino naskiĝis. Inter 1943-1945 li batalis en la 2-a mondmilito. Li pentradis en sia naskiĝurbo, sed kelkfoje li vizitis al aristkolonion en Tokaj. Inter 1951-1965 li gvidis la urban pentristan rondon. Li ricevis memormedalon en 1975.
El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Szentes (1963, 1977, 1990, 1997, 2010)
- Hódmezővásárhely (1963, 1970)
- Szeged (1974, 1995)
- Luksemburgo (1981)
El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- Budapeŝto (1947, 1951)
- Szeged (1951-)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
-
Ateliera aĵpentraĵo
-
Flora aĵpentraĵo
-
Soleca domo
-
Apudrivera arbaro
-
Maljuna fiŝisto
-
Muzeestro Gábor Csallány
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabulo en Szentes (2009)