Lajos Ybl
Lajos Ybl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de septembro 1855 en ![]() |
Morto | la 23-an de januaro 1934 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 35-10-7 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Infano | Ervin Ybl (en) ![]() ![]() |
Parencoj | Miklós Ybl (onklo) ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto ![]() |
Lajos Ybl [lajoŝ ibl], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Ybl Lajos János Mihály estis hungara arkitekto. Lia onklo estis Miklós Ybl.
Lajos Ybl[1] naskiĝis la 25-an de septembro 1855 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 24-an de januaro 1934 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Ybl apartenis al la germana minoritato de la lando. Li studis en Vieno kaj Stutgarto, poste li praktikadis en ateliero de Miklós Ybl. Baldaŭ li malfermis propran atelieron, kie li projektis diversajn konstruaĵojn. En 1895 li ricevis signifan kortuman postenon, poste li multe helpis la tiutempan konstruadon de la reĝa palaco en Budapeŝto. Li edziĝis en 1991, lia edzino naskis filon. Li retiriĝis en 1901. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandan).
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Urbodomo de Hódmezővásárhely (1892-1893)
- Kastelo de Tóalmás (1894-1895)
- preĝejo en Temeŝvaro (1896)
- lernejo en Csongrád (urbo)
- gimnazio en Selmecbánya
- ludomoj en Budapeŝto
- vilao en Budapeŝto (1905)
-
Urbodomo de Hódmezővásárhely
-
Kastelo de Tóalmás
-
Preĝejo en Temeŝvaro
-
vilao Wagner