Daniel Lariko Golden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lariko Golden)
Daniel Lariko Golden
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de aŭgusto 1974(nun 1974-08-04) (49‑jara)
en Veszprém
Lingvoj Esperantohungaraanglarusa
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Dramo kaj FilmoUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo esperantistofilozofo
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj HEJ
TEJO
vdr

Daniel Lariko Golden - naskiĝis la  4-an de aŭgusto 1974(nun 1974-08-04), do nun 49-jara estas hungara filologo kaj esperantisto. Denaska esperantisto (kio eĉ videblas en lia nomo), kiel filo de la gepatroj usonano Bernard kaj hungarino Eva Golden, kun la samlingva frato David Alko, li laŭ la broŝuro La teamo de TEJO sin prezentas de 1997–1999 "tamen travivis belan, trankvilan infanaĝon, kun neniu renkontiĝo. Lia ekaktiviĝo okazis" en 1990, en aĝo de 16 jaroj, "per rapida salto de foj-foja partoprenado" de junularaj esperantistaj aranĝoj "al organizado". Post fino de la mezlernejo, en Budapeŝto li studis la hungarajn lingvon kaj literaturon, filozofion kaj "ankaŭ Esperanto estis unu el liaj studfakoj", en kiu li diplomiĝis en 2002.[1] Ekde 1995 li plurajn jarojn estis la prezidanto de Hungara Esperanto-Junularo (HEJ), de 1997 ĝis 1999 estis komisiito pri seminarioj de TEJO (alte subvenciitaj de la Konsilio de Eŭropo), kaj krome estis ĝenerala sekretario de la IJK 1999 en Veszprém.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. broŝuro La teamo de TEJO sin prezentas de 1997–1999, paĝo 15