Hungara Esperanto-Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hungaria Esperanto-Junularo)
Hungara Esperanto-Junularo
Magyar Ifjúsági Eszperantó Szövetség
Emblemo de Hungara Esperanto-Junularo
Lando  Hungario
Fondiĝo memstara asocio en 1990, antaŭe parto de HEA
Interretejo www.esperanto-junularo.hu
vdr

La Hungara Esperanto-Junularo, mallongigite HEJ (hungare: MIESZ, Magyar Ifjúsági Eszperantó Szövetség) estas asocio por Esperanto-parolantaj hungaraj junuloj. HEJ fariĝis kiel memstara asocio en 1990, eksiĝinte el la Hungaria Esperanto-Asocio.

Ĝia plej grava celo estas

  • ebligi la membrojn por aliĝi en la hejmlandan kaj internacian Esperanto-vivon.

Aliaj celoj estas

  • satigi la proprajn bezonojn de la Esperanto-parolantaj junuloj
  • reprezenti la interesojn ĉe aliaj organizoj kaj institucioj
  • reprezenti la membrojn al hungaraj (OGYIP, NIOK) kaj internaciaj (TEJO, UEA) ombrel-organizoj
  • klerigi junularajn gvidantojn
  • kunlabori kun ne-esperantistaj organizaĵoj por komunaj celoj de la junularo.

HEJ ĉiujare organizas la popularan Internacian Junularan Semajnon en malsama urbo en Hungario, kun junuloj el diversaj landoj de la Tero. En 2017 ĝi okazis la 30-an fojon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]