Larisa Henijuŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Larisa Henijuŝ

Larisa Henijuŝ, antaŭ edziniĝo Miklaŝeviĉ (27-an de julio/9-an de aŭgusto 1910 - 7-an de marto 1983) - belorusa proza verkistino kaj poetino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Finis gimnazio en Vaŭkavisk (1928). Edziĝis kun Janka Henijuŝ kaj en la jaro 1937 forveturis kun li en Pragon kie ŝia edzo studis kaj poste laboris kiel kuracisto. Post kiam Sovetunio okupis la teritorion de Okcidenta Belorusio, ŝia patro estis arestita, kaj post kurta enprizonado, pafmortigita. Ŝiaj patrino kaj du fratinoj estis ekziligitaj en Kazaĥio. Dum 1937-1947 Larisa Henijuŝ vivis en Prago. Havis interrilatojn kun belorusaj elmigrintoj, partoprenis en agado de elmigrinta registaro de Belorusa Popola Respubliko; en la jaro 1943 ekagadis kiel Ĝenerala sekretario, kaj okupis sin per konservado kaj ordigado de registara arkivo. En la jaro 1948 Henijuŝ kaj ŝia edzo estis arestitaj kaj transdonitaj al sovetunia registaro.

Estis enprizonigita en sovetuniaj prizonoj de Vieno kaj Lvovo, poste en Minsko kie ŝin enketis ministro de ŝtata sekureco de Belorusa SSR mem, kiu sensukcese penis ke ŝi transdoni arkivon de Belorusa Popola Respubliko. En februaro de la jaro 1949 estis kondamnita al 25-jara prizono en koncentrejo. Al sama enprizono estis kondamnita ŝia edzo. En la jaro 1956 ŝi kun edzo estis parte rehonorigitaj, periodo de enprizonado estis reduktita ĝis 8 jaroj, kiuj jam trapasis de momento de kondamno. Post liberigado ili ekloĝis en naskiĝurbo de edzo Zelva. Principe nuligis sovetunian civitanecon, kaj konservis ĉeĥoslovakian civitanecon. En ŝia hejmo en Zelva, malgraŭ observado de KGB ofte vizitadis ŝin poetoj kaj verkistoj, pentristoj, sciencistoj.

Kreado[redakti | redakti fonton]

Verki versojn ŝi komencis dum studado en gimnazio, eldonadi en gazetaro - de 1939. En la jaro 1942, en Prago estis eldonita unua ŝia versaro. Verkis same en prizono. Post liberigado, dum 10 jaroj estis malpermesite eldoni ŝiajn versojn. En la jaro 1967, kunhelpe de Maksim Tank estis eldonita ŝia unua versaro en sovetunia Belorusio "Per sejno el Njoman". Longtempe al ŝi estis permesite agadi nur kiel porinfana poetino (eldonis 2 porinfanajn versarojn). Post disfalo de Sovetunio, postmorte, estis eldonitaj pli kompletaj kaj gravaj ŝiaj verkaroj.