Latinamerika Fakultato de Sociaj Sciencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latinamerika Fakultato de Sociaj Sciencoj
Unu el la ĉefsidejoj en Ekvadoro
Unu el la ĉefsidejoj en Ekvadoro
esplora institucio • fakultato
Informoj
fondodato 1957
Situo
lando Kostariko
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Unesko
Internacia Scienca Konsilio
• Asocio Nacia de Universitatoj kaj Institucioj de Eduko Supra vd
filioj
• Facultad Latinoamericana de Ciencias Sociales, Sede México
• Facultad Latinoamericana de Ciencias Sociales
• Facultad Latinoamericana de Ciencias Sociales
• Facultad Latinoamericana de Ciencias Sociales
• Facultad Latinoamericana de Ciencias Sociales, Programa Cuba
• Facultad Latinoamericana de Ciencias Sociales Guatemala
• Latin American Social Sciences Institute
• Facultad Latinoamericana de Ciencias Sociales, Argentina vd
vdr
FLACSO en Kito, Ekvadoro.
FLACSO, Ekvadoro

La Latinamerika Fakultato de Sociaj Sciencoj (hispane Facultad Latinoamericana de Ciencias Sociales, portugale Faculdade Latino-Americana de Ciências Sociais; akronime FLACSO) estas universitato por diplomiĝintoj kaj inter-registara aŭtonoma organizaĵo por Latinameriko, kiu estas dediĉita al esplorado, instruado kaj disvastigado de sociaj sciencoj. Ĝia ĉefsidejo estas en Kostariko kaj ĝi havas plurajn kampusojn kaj centrojn disvastigitaj tra Latinameriko.

Ĝi estis kreita la 17an de aprilo 1957, sekve de la iniciato de UNESCO ĉe la Latinamerika Konferenco sur Sociaj Sciencoj en Rio de Janeiro. Ties celo estis antaŭenigi akademian esploron kaj disvolviĝon en tiu mondregiono [1].

Ties membriĝo estas malferma al latinamerika kaj karibiaj landoj kiuj abonas al la interkonsento FLACSO. Nunaj membroj inkluzivas: Argentino, Bolivio, Brazilo, Kostariko, Kubo, Ĉilio, Ekvadoro, Honduro, Gvatemalo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Dominika Respubliko, Surinamo kaj Urugvajo.

Ekde ĝia komenco, pli ol 12,000 specialistoj (aktuale en 2018) estis trejnitaj en postbakalaŭraj kursoj.

La rezultoj de la esplorado financita de FLACSO estas plejparte publikigitaj en sia propra eldonejo, la Eldonejo FLACSO en Kito [2].

La ĝenerala sekretario de FLACSO estas la historiistino Josette Altmann Borbón el Kostariko ekde 2016.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Avendaño, Manuel, "Josette Altmann, ex primera dama, electa Secretaria General de Flacso", La Nación (San José), 2016-07-14.
  2. Editorial FLACSO, altirita la 1an de aprilo 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]