Lauro Olmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lauro Olmo
Persona informo
Lauro Olmo Gallego
Naskiĝo 9-an de novembro 1922 (1922-11-09)
en O Barco de Valdeorras
Morto 19-an de junio 1994 (1994-06-19) (71-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Lauro Olmo Arias vd
Edz(in)o Pilar Enciso vd
Infanoj Lauro Olmo Enciso vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lauro OLMO Gallego (El Barco de Valdeorras, Orense, 9a de novembro 1921 - Madrido, 19a de junio 1994) estis hispana dramaturgo, konsiderata inter la plej signifaj de la "socia realismo" dum la frankisma diktaturo kaj la unuaj jardekoj de la Hispana Transiro al la demokratio. Li estis ankaŭ poeto, novelisto kaj rakontisto, suferis malfacilaĵojn pro elmigrado de sia patro, la teruraj jaroj de la Dua Hispana Respubliko, la Hispana Enlanda Milito kaj la cenzuro dum la frankisma diktaturo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro elmigris al Bonaero, kie mortis. Kiam Lauro estis ok-jaraĝa, lia patrino setlixgis kun ses filoj en Madrido. En 1934, pro la familiaj necesoj, Lauro kaj kelkaj fratoj eniris en orfejon. Pro la milito, ili estis evakuitaj al provinco Alikanto. Post la milito, Lauro kompletigis sian formadon memlerne per multa legado en la biblioteko de la Ateneo de Madrido, dum dediĉis sin al diversaj laborpostenoj, kaj ĉefe kiel helpanto en vendejoj. En 1943, li ekfaris la devigan militservon, sed pro akcidento li devis resti en hospitaloj dum preskaŭ tri jaroj kaj revenis al Madrido definitive nur fine de 1948.

Kadre de sia ofta ĉeesto en la Ateneo, li ekkonis diversajn gravulojn de la literatura etoso, en kiu li diskonatigis siajn unuajn verkojn. En 1956, li ricevis la unuan premion "Leopoldo Alas" pro sia verko Doce cuentos y uno más (1953). Ankaŭ en la Ateneo li konis Pilar Enciso (1926-2008), kun kiu kunverkis, kunlaboris, geedziĝis kaj formis familion. Ŝi devenis de familio de kontraŭfrankistaj respublikanoj, kiuj suferis diversajn subpremadojn fare de la diktaturo. Krome li estis aktivulo en diversaj sociaj tendaroj, ekzemple kontraŭ la deviga forpelo de lokanoj cele al konstruado de riĉaj entreprenoj; tiukadre li rezistis dum jaroj kontraŭ ordonoj de elhejmigoj ĝis la polico elhejmigis lin en 1972; en tiu tereno oni konstruis grandan vendejegon de El Corte Inglés kaj aliajn gravajn modernajn konstruaĵojn.[1]

En 1962 premieris La camisa (La ĉemizo), verko kiu montras la dramo de la elmigrantoj. Temas pri familio de malriĉaj enmigrintoj en kvartlaĉo de Madrido, kiu diskutas la eblon, ke la edzino reelmigru eksterlanden. Blanka ĉemizo pendita por sekiĝo estas simbolo de la terura situacio, kvazaŭ memoro de la pentraĵo de Francisco de Goya pri la mortpafado de la 3-a de majo. La teatraĵo ricevis nombrajn premiojn kaj internacian famon.[2]

Kelkajn liajn verkojn estis luditaj en diversaj landoj, tradukitaj kaj adaptitaj al diversaj lingvoj. Aliaj estis malpermesitaj en Hispanio, kio faris lin unu de la plej cenzuritaj verkistoj. Spite al tio, li ricevis nombrajn premiojn, inter kiuj menciindas la Nacia Premio de Teatro, la Premio Leopoldo Alas, la premio Valle-Inclán, la Premio Larra, la premio Álvarez Quintero de la Real Academia Española (dufoje), la Premio Mejor Obra Extranjera de Buenos Aires, Premio Manuel Espinosa y Cortina de la Real Academia, Premio de la Círculo de la Crítica de Uruguay, Finalista de la Premio Nadal, la Nacia Premio de Teatro por Infanaro kaj Junularo, la Premio Fastenrath de la Real Academia, ktp.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • El milagro (1953)
  • El perchero (1953)
  • El rubí del Inspector General (1955)[3]
  • La camisa (1960)
  • La pechuga de la sardina (1962)
  • La condecoración (1963-1964)
  • El cuarto poder (1963-1965)
  • La noticia (1963)
  • La niña y el pelele (1965)
  • Ceros a la izquierda (1965)
  • La metamorfosis de un hombre vestido de gris (1965)
  • Nuevo retablo de las maravillas y olé (1965)
  • El mercadillo utópico o de cómo el hombre limpión tiró de la manta (1965)
  • El tonto útil (1965)
  • El cuerpo (1965)
  • Mare Nostrum, S.A. (1966)
  • English spoken (1967)
  • Plaza menor (1967)
  • Cronicón del medioevo o Historia de un pechicidio o La venganza de don Lauro (1967)
  • Spot de identidad o Los maquilladores (1975)
  • Don Especulón (1979)
  • Pablo Iglesias (1983)
  • La jerga nacional (1986)
  • Un cierto sabor a angulas (1987)
  • Sombrerete Jazz (1987)
  • Luis Candelas (1987)
  • Instantáneas de fotomatón (1991)
  • Estampas contemporáneas (1992)
  • Desde abajo (1992)

Teatraĵoj kunlabore kun Pilar Enciso[redakti | redakti fonton]

  • El león engañado (1954)
  • El león enamorado (1959)
  • La maquinita que no sabía pitar (1960)
  • El raterillo (1960)
  • Asamblea general (1961)

Noveloj[redakti | redakti fonton]

  • Golfos de bien (1955)
  • Doce cuentos y uno más (1956)
  • Ayer, 27 de octubre (1957)
  • El gran sapo (1958), dekomence El zócalo negro, premio Elisenda de Moncada 1963.[3]
  • Tituladlo como queráis (1993)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «El desahucio más sonado». Konsultita la 18an de decembro 2020.
  2. Cronobiografía de Lauro Olmo, Ángel Berenguer. Universidad de Sevilla. "Introducción" al La camisa. El cuarto poder, de Lauro Olmo, eld. de Ángel Berenguer, Madrid, Cátedra, Letras Hispánicas, n° 308, 1984, pp. 12-21.
  3. 3,0 3,1 «Una temprana e incompleta farsa de Lauro Olmo: El rubí del Inspector General», de Antonio Fernández Insuela, en Dialnet.com. Arkivita el originalo la 13an de aŭgusto 2017. Konsultita la 18 de aŭgusto 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lauro Olmo en la hispana Vikipedio.