Leó Grész
Leó Grész | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de januaro 1883 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Csáktornya |
Morto | la 30-an de julio 1945 en Hungara reĝlando Székesfehérvár |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | instruisto pastro monaĥo |
Leó Grész [grEs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Grész Leó Lajos [lajoŝ] estis hungara cisterciana monaĥo, pastro, instruisto, lernejestro. Lia pseŭdonimo estis Górléas Izolse.
Leó Grész[1] naskiĝis la 23-an de januaro 1883 (laŭ alia informo la 28-an de julio 1883 ) en Csáktornya (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Čakovec en Kroatio), li mortis la 30-an de julio 1945 en Székesfehérvár.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Leó Grész aliĝis al la cistercianoj en 1900, en la sekva jaro li maturiĝis en cisterciana gimnazio en Eger, poste li studis en cisterciana altlernejo en Budapeŝto, samtempe en Scienca Universitato de Budapeŝto. Li akiris pedagogian diplomon en 1907, samtempe li pastriĝis kaj solene monaĥiĝis. Li instruis precipe en cistercianaj gimnazioj ĝis sia morto, sed li estis ankaŭ lernejestro kaj inspektoro ekde 1928 en Székesfehérvár, krome en la jaroj 1917 kaj 1918 armea pastro.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A személyazonosítás újabb módja. (1909)
- Algebra és geometria összefoglaló érettségi tételekkel és képlettárral. (1912, 10-a eldono: 1943)
- A galvánelem és a galvánáram. (1920, 2-a eldono: 1922)
- A modellrepülőgépek készítése. (kunaŭtoro, 1921, 2-a eldono: 1923)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare