Fully

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Carre)
Fully
Blazono de Fully
Blazono de Fully
Blazono de Fully
Fully
Fully
Fully
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Martigny
Koordinatoj  46° 8′ 20″ N 7° 6′ 58″ O / 46.13889 °N, 7.11611 °O / 46.13889; 7.11611 (mapo)Koordinatoj: 46° 8′ 20″ N 7° 6′ 58″ O / 46.13889 °N, 7.11611 °O / 46.13889; 7.11611 (mapo)
Areo 37,79 km²
Alteco 461 m super marnivelo
Poŝtkodo 1926
Komunumkodo 6133
Mapo de Fully
Mapo de Fully
Situa mapo de Fully
vdr

Fully estas komunumo en la distrikto Martigny en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 7853 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fully situas en la franclingva Suba Valezo ĉe la bordo de la rivero Rodano kaj etendiĝas ĉe la norda valflanko ĝis la pintoj de la Bernaj Alpoj en nordo, kie sur la kulmino de Dent de Morcles sur alteco de 2969 m s.m. situas la plej alta punkto de la komunumo. En nordo de la komunumo situas la baraĵlago Lago de Fully. La komunumo Fully konsistas el 18 vilaĝoj kaj vilaĝetoj, nome Fully, Beudon, Branson, Buitonne, Châteignier, Chiboz d'en Bas, Chiboz d'en Haut, Eulo, Jeur Brûlée, Le Carre, L'Etray, Mayen Loton, Mazembroz, Planuit, Randonnaz, Saxe, Tassonières kaj Vers l'Eglise[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 37,79 km², de kiuj 26,1% estas kovritaj de arbaro, 30,2% servas por agrikulturo kaj 6,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fully limas en nordo al Bex (VD), en nordnordoriento kaj en orientnordoriento al Leytron, en nordoriento kaj en oriento al Saillon, en orientsudoriento al Saxon, en sudoriento al Charrat, en sudo al Martigny, en sudokcidento al Dorénaz, kaj en nordokcidento al Collonges.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Fully pasas konekta vojo de Martigny al Fully kaj diversaj flankaj vojoj konektas tra pontoj la komunumoj Fully kaj Martigny. Laŭ la suda komunumlimo kondukas la svisa aŭtovojo A9, kies alveturejo Saxon situas sur la komunuma teritorio. Pere de la poŝtaŭtolinio de Siono al Martigny la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La stacidomo Charrat-Fully ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Siono situas ducent metrojn sude de la komunumlimo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Fully datiĝas el 11-a jarcento kiel Fuliacum. Sur la komunuma teritorio estis trovita hakilo el la neolitiko, tomboj el la frua bronzepoko, tombokampo el la La-Tène-epoko kaj romia armesidejo. En la 13-a jarcento la arbaraj rajtoj de Fully-Branson apartenis al la savoja Subvoktejo Saillon. Post la konkero de la Suba Valezo fare de la Valezaj Dekonoj en la jaro 1475 Fully estis atribuita al la Kamparvoktejo Saint-Maurice, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]