Siviriez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Le Saulgy)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Siviriez (stacidomo).
Siviriez
Blazono de Siviriez
Blazono de Siviriez
Blazono de Siviriez
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 39′ 30″ N 6° 52′ 34″ O / 46.65833 °N, 6.87611 °O / 46.65833; 6.87611 (mapo)Koordinatoj: 46° 39′ 30″ N 6° 52′ 34″ O / 46.65833 °N, 6.87611 °O / 46.65833; 6.87611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2124
Areo 20,28 km²
Alteco 777 m super marnivelo
Poŝtkodo 1678
Komunumkodo 2099
Mapo de Siviriez
Mapo de Siviriez
Mapo de Siviriez
vdr

Siviriez estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2124 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Siviriez situas ĉe la bordo de la rivero Glano, sudokcidente de la urbo Romont. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chavannes-les-Forts, Le Saulgy, Prez-vers-Siviriez, Siviriez, Villaraboud, kaj Villaranon, kaj la vilaĝetoj Bramafan, La Foule, La Pierraz kaj Les Buissons.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 20,28 km², de kiuj 17,2% estas kovritaj de arbaro, 74,4% servas por agrikulturo kaj 8,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Siviriez limas en nordo al Billens-Hennens, en nordnordoriento al Romont, en nordoriento al Mézières, en oriento al Vuisternens-devant-Romont, en sudo al Le Flon, en sudokcidento al Ursy, kaj en nordokcidento al Brenles (VD).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 155 de FR al Oron kaj nr-o 155.1 de Romont al Moudon. Tra la komunumo pasas la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Friburgo al Laŭzano. Krome tra la komunumo pasas buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Oron al Palézieux.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Siviriez datiĝas el la jaro 1147 kiel Sivrie. En la jaro 1262 Petro la 2-a de Savojo akiris bienojn de Rudolfo de Ecublens kaj atribuis al la Grafejo Romont. En la jaro 1536 la urba ŝtato Friburgo konkeris la vilaĝon kaj atribuis ĝin al la friburga Voktejo Romont, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 estis transformita al distrikto kaj surbaze de la nova friburga konstitucio de 1848 integrita al la Distrikto Brojo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2004 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Chavannes-les-Forts, Prez-vers-Siviriez kaj Villaraboud estis integritaj al la komunumo Siviriez.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]