Legends of the Fall

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Legends of the Fall
filmo
Originala titolo Legends of the Fall
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 23 dec. 1994, 19 maj. 1995, 30 mar. 1995
Ĝenro amafera filmo, filma dramo, filmo bazita de literatura verko, milita filmo, vakera filmo
Kameraado John Toll
Reĝisoro(j) Edward Zwick
Produktisto(j) Marshall Herskovitz • William D. Wittliff • Edward Zwick
Scenaro William D. Wittliff
Filmita en Vankuvero • Alberto
Loko de rakonto Montano
Muziko de James Horner
Rolantoj Brad Pitt • Anthony Hopkins • Aidan Quinn • Julia Ormond • Henry Thomas • Gordon Tootoosis • Tantoo Cardinal • Christina Pickles • Karina Lombard • Eric Johnson • Kenneth Welsh • Keegan MacIntosh • Bill Dow • Robert Wisden • John Novak • Nigel Bennett
Produktinta firmao Bedford Falls Productions
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio
IMDb
vdr

Legends of the Fall estas usona vakera drama filmo de 1993 reĝisorita de Edward Zwick, en kiu stelulas Brad Pitt, Anthony Hopkins, Aidan Quinn, Julia Ormond kaj Henry Thomas. Bazita sur novelo de 1979 de la sama titolo de Jim Harrison, la filmo temas pri tri fratoj kaj ilia patro vivantaj en la naturo kaj en la ebenaĵoj de Montano komence de la 20-a jarcento kaj kiel iliaj vivoj estas tuŝitaj de la naturo, historio, milito kaj amo. La tempo de la filmo pluas ĉirkaŭ 50 jarojn el la komenco de la 20-a jarcento; la Unua Mondmilito, tra la Prohibicia epoko, kaj finfine kun mallonga sceno okazanta en 1963. La filmo estis nomumita por tri Oskar-premioj el kiuj ĝi ricevis tiun de Plej Bona Fotografio (John Toll). Kaj la filmo kaj la libro enhavas foje terminojn el la Kornvala lingvo, ĉar la familio Ludlow devenas el kornvalaj enmigrantoj.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La kolonelo Ludlow estis kuraĝa militisto engaĝiĝinta kun la indianoj. Venkita, li abandonis la armeon kaj retiriĝis al ranĉo de Montano. Tie kreskiĝis liaj tri gefiloj: Alfred, obeema kaj responsa; Tristan, ribelema kaj aventuramanto; kaj Samuel, la plej juna, la plej idealista. La fratoj estas neapartigeblaj ĝis la eksplodo de la Unua Mondmilito, kio radikale ŝanĝas iliajn vivojn. La lasta fojo en kiuj ili kunvenis estis kiam Samuel prezentis sian fianĉinon Susannah al la familio. La bela junulino tuj simpatiis kun la fratoj kaj la patro de sia fianĉo, tiom ke ankaŭ Alfred kaj Tristan enamiĝas de ŝi. Timante konflikton, Tristan decidas malproksimiĝi de Susannah. Tiucele, li entreprenas longan veturadon tra la mondo, serĉe de novaj emocioj, kiuj forgesigu lin pri lia malpermesita ampasio por la junulino kaj pri la perdo de sia kara juna frato Samuel.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Brad Pitt kiel Tristan Ludlow
  • Anthony Hopkins kiel Coronel William Ludlow
  • Aidan Quinn kiel Alfred Ludlow
  • Julia Ormond kiel Susannah Fincannon Ludlow
  • Henry Thomas kiel Samuel Ludlow
  • Karina Lombard kiel Isabel Two Decker Ludlow
  • Christina Pickles kiel Isabel Ludlow
  • Gordon Tootoosis kiel One Stab
  • Paul Desmond kiel Decker
  • Tantoo Cardinal kiel Pet Decker
  • Robert Wisden kiel John T. O'Banion
  • John Novak kiel James O'Banion
  • Kenneth Welsh kiel Sheriff Tynert
  • kun la kunlaboro de la urso Bart the Bear

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Legends of the Fall en la angla Vikipedio.