Ferenc Lehár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lehár)
Ferenc Lehár
Persona informo
Naskiĝo la  30-an de aprilo 1870(nun 1870-04-30)
en Hungario Komárom (Hungara reĝlando)
Morto 24-an de oktobro 1948 (1948-10-24)
en Bad Ischl
Tombo Bad Ischl Friedhof
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Reĝlando Hungario • CislajtioAŭstrio
Alma mater Praga konservatorio
Subskribo Ferenc Lehár
Familio
Patro Franz Lehár Sr.
Frat(in)o Anton Lehár
Edz(in)o Sophie Lehár
Okupo
Okupo komponistodirigentoaŭtoro • operetta composer
Verkoj Die lustige Witwe
La Lando de Ridetoj
Der Zarewitsch
Der Graf von Luxemburg
Giuditta
vdr

LEHÁR Ferenc (germane Franz Lehar), naskita la 30-an de aprilo 1870 en Komárom, mortinta la 24-an de oktobro 1948 en Bad Ischl) estis hungardevena komponisto, violonisto, koncertmajstro, dirigento aŭstria. Kune kun Imre Kálmán li karakterizis la "arĝentan epokon" de la viena opereto inter la mondmilitoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kuraĝigis lin je komponado la ĉeĥa majstro Antonín Dvořák, tiel ke Lehár studis ĉe la prago praga konservatorio. Li iĝis orĥestra violonisto estonte inter 1890 kaj 1902 kapelestro ĉe diversaj militistaraj orĥestroj en Budapeŝto kaj Vieno. Finfine li iĝis dirigento ĉe Teatro ĉe la Vieno.

Verkoj kaj karaktero[redakti | redakti fonton]

Lia unua opereto Kukuschka premieris en 1896. Sekvis pli ol 30 operetoj. En 1905 li sukcesegis en Vieno per la opereto Die lustige Witwe. Krome li komponis i.a. la operetojn Der Graf von Luxemburg (1909) kaj Das Land des Lächelns (1929) kiel ankaŭ la operon Giuditta (1934). Kontraŭe al la de si preferita ĝenro ĝoja Lehár inkliniĝis je melankoliaj, iomete slavstilaj melodioj, kiujn li tamen pligajigis per buntega instrumentado.

Operetoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Monumento pri Lehár en Komárno

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]