Lelio Sozzini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lelio Sozzini
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1525 (1525-01-29)
en Sieno
Morto 4-an de majo 1562 (1562-05-04) (37-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj latina
Subskribo Lelio Sozzini
Familio
Patro Mariano Sozzini
Frat(in)o Alessandro Sozzini
Okupo
Okupo teologo
vdr

Lelio SOZZINI - naskiĝis la 29-an de januaro 1525 en Sieno, mortis en aĝo de nur 37 jaroj la 4-an de majo 1562 (37-jara) en Zuriko - estis itala humanista juristo kaj unitariisma teologo. La teologia skolo socinismo estas nomita laŭ li kaj lia nevo Fausto Sozzini.

Vivo kaj laboro[redakti | redakti fonton]

Sozzini estis la kvina el dek tri infanoj de la jura profesoro Mariano Sozzini la Pli Juna (1482-1556) kaj lia edzino Camilla Salvetti. Post studado de juro en Padovo, li estis en kontakto kun gvidaj humanistoj, legis Ciceronon kaj post-aristotelajn skribaĵojn kaj dediĉis sin al teologia esplorado, kiu kondukis lin al dubo pri la doktrino de triunuo. Li parolis la malnovgrekan, hebrean kaj araban. De 1546 ĝis 1547 li estis la prezidanto de la Collegia Vicentina, asocio de kontraŭ-triunuistoj en Viĉenco.

Pro tio li devis forlasi Italion en 1547 kaj iris al Grizono, kie estis pli da libereco, kaj li renkontis la instruiston Camillo Renato. En 1548 li vojaĝis plu al Ĝenevo, kaj en 1549 li enskribiĝis ĉe la universitato de Bazelo, kie li asociis kun grupo de italaj religiemaj rifuĝintoj ĉirkaŭ Celio Secondo Curione. En 1549 li translokiĝis al Konrad Pellikan en Zuriko, de kie li ankaŭ korespondis kun Johano Kalvino.[1] De 1550 ĝis 1559, financite de lia riĉa patro, li entreprenis vojaĝojn al Francio, Anglio, al Nederlando kaj al Germanio. Sozzini renkontis plurajn reformantojn, kiel ekzemple en Zuriko, kiu estis lia proksima amiko malgraŭ teologiaj diferencoj, kaj Philipp Melanchthon en Wittenberg. Instigita de la konsento de Zuriko de Johano Kalvino kaj Heinrich Bullinger, li teologie okupiĝis pri la demando de sakramentoj. Kvankam li interalie pri la antaŭdestinismo ne dividis la opinion de la svisaj reformantoj, li plurfoje vojaĝis en ilia nomo, ekz. en 1555 kaj 1558 al Pollando.

Kvankam li estis suspektita en Svislando esti kontraŭ-triunuista, male al Michael Servetus, lia granda singardemo en deklaroj kaŭzis ke li ne kondamniĝis al morto kiel herezulo fare de Johano Kalvino kaj liaj adeptoj. En Italio, aliflanke, lia tuta posedaĵo estis konfiskita de la Inkvizicio. Liaj fratoj kaj nevo ankaŭ fuĝis de Italio post kiam ili tie suspektiĝis esti luteranoj. Sozzini mortis en Zuriko en 1562.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wulfert Greef: The Writings of John Calvin: An Introductory Guide ("la verkaĵoj de Johano Kalvino: enkonduka gvidilo"), Westminster, eldonejo John Knox, 2008, ISBN 978-0-664-23230-6, paĝoj 199-201