Len'emaljer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La marko de uzino «Len'emaljer»
Insigno «Строителю гиганта. Магнитострой» produktita de kooperativo «Len'emaljer» en 1931 jaro

Len'emaljer (ruse «Ленэмальер», ruse «Ленинградский - Эмальер» - kooperativo de emajlistoj, poste uzino, funkciita en Leningrado ek de 1929 ĝis 31-an de aŭgusto 2010 jaro. Dum sia vivo «Len'emaljer» evoluis de kooperativo, kies pertoprenantoj laboris en siaj hejmoj, ĝis uzino-avano en produktado de galanterio en USSR. La enterpreno estis tipa sovetia organizo, kies ĥistorio kongruis al historio de Soveta Unio kaj posta Rusio. Kvankam artaj atingoj de «Len'emaljer» ne estis elstaraj, produktaĵoj de la enterpreno estas celo de diverstemaj kolektoj kaj muzeoj en postSovetiaj landoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝo kaj kresko[redakti | redakti fonton]

La kooperativo estis establigita en Leningrado en novembron 1929. Tri malgrandaj kooperativoj («Mundirovŝĉik» ruse «Мундировщик», «Emajlmetalo» ruse «Эмальметалл» kaj «Progress» ruse «Прогресс») kuniĝis por fondi kooperativo «Leningrada-Emaljer» (esperante Leningrada emajlisto) (plena titolo ruse Кооперативная промыслово-производственная артель «Ленинградский-Эмальер»). La nova interpreno estis subigita al depertamento pri loka industrio de Leningrada urba plenumkomitato (ruse Управлению местной промышленности Ленгорисполкома). La 20-an de februaro 1930 Lenurbplenkom akceptis Regularon de la kooperativo[1].

Ek de komenco kooperativanoj plej parte laboris ne en komunaj produktejoj, sed en siaj loĝlokoj. Ekzemple, por galvanizo estis uzataj personaj elektroakumuliloj. Tamen po iom la kooperativo aĉetis ekipaĵon kaj aparataron. En 1930 jaro la kooperativo jam estis ekipita per 6 frotadaj premiloj, 5 ekscentrikaj premiloj, kelkaj permanaj premiloj, premcilindroj kaj tornilo[2].

La adreso de la administrejo de «Len'emaljer» estis str. Konnaja, domo 2/5. Ties produktejoj situis laŭ du adresoj: str. Mitninskaja, domo 12 kaj str. Dzerĵinskaja, domo 46. Poste la kooperativo konsistis en Leningrada Galanteria-industria-kooperativa Unio «Lengalpromsojuz» (ruse Ленинградский Галантерейно-промыслово-кооперативный Союз «Ленгалпромсоюз»)[1] En 1930 jaro la kooperativo kunigis 200 laborantojn kaj ĝi estis unu el la plej grandaj kooperativoj de Leningrado[3]. En 1933 jaro la personaro de la kooperativo atingis 1100 homojn[4].

Produktado de kooperativo «Len'emaljer» aktive kreskis dum la 2-a sovetia kvinjaro. Dum 1932 jaro la kooperativo produktis varojn kostaj 2 788 000 rubloj. Dum 1937 jaro la kosto atingis 24 522 000 rubloj, en 1938 jaro - 32 130 000 kio superis jaran planon 30 500 000 rubloj[3].

En 1939 jaro kooperativo «Len'emaljer» estis plej granda en USSR inter interprenoj produktitaj emajlitajn galanteriaĵojn. La kooperativo kunigis pli ol 1600 personoj, kiuj produktis varojn kostaj pli ol 40 milionoj rubloj[5]. Laborantoj de la kooperativo aktive subtenis Staĥanov-movadon. Ekzemple, majstro-staĥanovisto Knjazjkov inventis teknologian plibonigon kaj kolorigis ne unu broĉon, sed partion, divigite operaciojn por la tuta partio. Li kolorigis aparte konkretan elementon ĉe ĉiuj broĉoj de la partio, kaj poste komencis kolorigi la alian elementon de la partio. Rezulte li elspezis 36 min 53 s por unu broĉo kompare kun 41 min 42 s laŭ tradicia teknologio[6].

La kooperativo estis sufiĉe fama interpreno en sia sfero kaj ĝin ofte vizitis delegitaroj el diversaj regionoj de Soveta Unio por ricevi sperton de novaj teknologioj kaj organizaj eventoj. Ekzemple en 1939 jaro kooperativon «Len'emaljer» vizitis delegitoj de juvelira kooperativaro el Krasnoje-na-Volge (ru) (Kostroma provinco). Post la vizito kooperativoj en Krasnoje-na-Volge sukcese akiris sperton de produktado de emajlitaj varoj per novaj teknologioj[7].

str. Mitninskaja, domo 12 - ĉitie situis produktejo №1

Dum la Granda Patriota milito (1941-1945), inkluzive Sieĝon de Leningrado, la kooperativo produktis metalajn rangsignojn kaj municiojn[1]. En januaro de 1943 jaro en la Ruĝa armeo kaj floto okazis ŝanĝo de rangsignoj: kolumsignoj anstataŭjĝis per epoletoj. La ŝanĝo postulis produkti grandan kvanton de rangsignaj elementoj. Kaj kooperativo «Len'emaljer» ricevis grandan mendon. La kooperativo devis produkti pli ol 3 milionojn rangsognajn elementojn[8]:

  • steleto malgranda argentizita - 1 300 000
  • steleto malgranda orizita - 800 000
  • steleto mezgranda orizita - 400 000
  • steleto granda argentizita - 300 000
  • steleto granda orizita - 300 000.

Tamen en kondiĉoj de sieĝo provizii la produktadon per materialoj estis granda problemo. Por solvi la problemon 22-an de novembro 1942 la buroo de Leningrada urba komitato de Komunista partio aparte decidis malkonservi el la ŝtata rezerva fondo kaj transdoni al la kooperativo stokon da materialoj[8]:

  • oro - 30 kilogramoj
  • arĝento - 127 kilogramoj
  • plateno - 100 gramoj
  • latuno (folioj dikaj je 0,9-1,2 mm) - 24 tunoj
  • latunfadeno (dika je 1-1,2 mm) - 4,5 tunoj

Ankaŭ estis decidite desponigi ĉiudiurne elektroenergion: por produktejo №1 (str. Mitninskaja, domo 12) - 70 kilovathoroj kaj por Administrejo (str. Konnaja, domo 2/5) - 40 kilovathoroj.

Post la Milito[redakti | redakti fonton]

Glasingo produktita de uzino «Len'emaljer»

Tuj post fino de la Milito kooperativo «Len'emaljer» aktive lanĉis produktadon de pacecaj varoj. 22-an de majo 1945 «Len'emaljer» faris kontrakton por produkti cigaredujojn, pudrujojn, broĉoj laŭ skizoj de la ŝtata mendanto. Jam 25-an de julio 1945 la kooperativo prezentis cigaredujon kun stampita monumento de Petro la Granda[9].

En 1946 jaro «Len'emaljer» estis subigita al «Lenkultpromsojuz» (ruse «Ленкультпромсоюз»)[1].

En la sama jaro la kooperativo faris kontrakton por produkti varojn el aminoplasto (ru) - kio bezonis akiri sperton de nova teknologio. La kontrakto detale priskribis dizajnon de broĉo «Sep elefantoj»[noto 1]>. Samtempe la kooperativo lanĉis produktadon de tradiciaj metalaj varoj: cigaredujo kun vidindaĵoj de Leningrado, pudrujo kun gravuraĵo laŭ motivoj de popolaj fabeloj, porvirina garnituro «Kameo» (broĉo, braceleto, orelornamaĵo), kolumbutono kaj kvar specoj de manumbutonoj[9].

Dum la postmilitaj jaroj kooperativo «Len'emaljer» sukcesis novan teknologion «Malvarma emajlo», kiun uzos por pli altigi kvanton de produktitaj varoj. La teknologion «Len'emaljer» evoluigos ĝis fino de sia funkciado. Ĝenerale teknika kaj teknologia parto de produktado okupis grandan parton en plua evoluo. Tamen, ankaŭ arteca parto de varoj estas grava kaj laŭ tiama modo ili dekoraciitaj per vidindaĵoj de Leningrado. Samtempe sur la varoj aperas modernaj sovetiaj bildoj[9].

Sortimento de varoj konsistis ne nur el varoj kun vidindaĵoj: krom pudrojoj, cigaredujoj kaj simalaj la kooperativo produktis vestajn prembutonojn, virajn ŝtrumpetoŝelkojn kaj tiel plu[9].

10-an de aŭgusto 1956 per rezolucio de Ministraro de RSFSR № 554 la kooperativo estis reorganizita al uzino «Len'emaljer». La uzino produktis galanterion, gasajn fajrilojn, gasajn kartoĉojn por la fajriloj, diversajn insignojn (inter kiaj pormilitistaj), glasingojn kaj tiel plu. Inter la produktaĵoj estis kaj ĉiutagecaj aĵoj kaj artobjektoj[1]. Dokumentoj atestas, ke al la nova uzino estis dungitaj 769 persomoj. Inter ili estis 660 laborantoj[9]. En 1959 jaro, post fino de arta lernejo, en la uzino komencis sian artan biografion fama skulptisto-medalisto kaj pedagogo Nikolaj Aleksndroviĉ Nosov[10].

Ĉefa parto de produktado de la uzino estis matala galanterio, kaj inter la varoj gravan lokon okupis platetoj en formo de telero. En 1958 jaro la uzino produktis pli ol dudek miloj da la teleroj, en 1960 - 24 003. Kaj ĝuste la platetoj estas ekzemplo de malalta arta gusto de ties varoj. En 1961 jaro Tiĥomirova M. A. atakis la platetojn de uzino «Len'emaljer»:

... senfinaj «surmuraj platetoj»... ili estas malartaj kaj vulgaraj, ili povas doni al ĉiu, eĉ plej rigora kaj bela ĉambro, guston de filistra trivialeco... Per kio, krom deziro malbonigi guston kaj filistrigi vivon de homoj, eblas klarigi produktadon de «artaj aĵoj», similaj al la varo

—Тихомирова М. А., Улучшить художественное качество бытовых вещей// Художник-оформитель. Сборник статей. Ленинград: Художник РСФСР. 1962. С. 43-47.

La kritiko montris arkaikecon de artaj modeloj, kiujn uzis la uzino kaj provo anstataŭigi altekvalitajn materialojn per malmultekostaj. «Len'emaljer» ne preteriris la kritikon kaj ŝanĝis aliron al dekoraciado de varoj[9].

Fino de 1960-j - komenco de 1970-j jaroj estis periodo de aktiva kresko de la uzino. Dum la jaroj estis konstruitaj novaj produktejoоб kio permasis vastigi sortimenton kaj pligrandigi dimension de produktataj varoj. Por konstruado de novaj produktejoj estis uzitaj novaj teknologioj de konstruado[11]. Pro la kresko uzino «Len'emaljer» ĝis 1977 jaro sukcesis duobligi produktadon de varoj[12].

Parto de scienc-produkta unuiĝo[redakti | redakti fonton]

La moderna marko de uzino «Len'emaljer», konsistanta el du partoj

Dum 1974-1980 jaroj uzino «Len'emaljer» estis parto de Leningrada scienc-produkta unuiĝo «Lenvarmoaparato» (ruse Ленинградское научно-производственное объединение «Лентеплоприбор»). La scienc-produkta unuiĝo estis parto de Ĉefa departamento «Glavjuvelirtorg» (ruse Главное управление «Главювелирторг» de Minesterio pri aparatproduktado, iloj por aŭtomatigi kaj administri de USSR (ruse Министерство приборостроения, средств автоматизации и систем управления СССР)[1].

Ek de 28-an de majo 1980 la scienc-produkta unuiĝo «Lenvarmoaparato» (kaj uzino «Len'emaljer») eniris en scienc-produkta unuiĝo «Burevestnik» (Буревестник (научно-производственное предприятие) (ru)). Ĉefa produkto de la scienc-produkta unuiĝo estis rentgenografia aparataro por medicino kaj industrio[1]. Malgraŭ aliĝo al la unuiĝo ĉefa produktaĵo restis distingita al amasaj uzantoj:fajriloj kaj gasboteloj por ili, porvira kaj porvirina galanterio, cigaredujoj kaj insignoj, suveniroj kaj broĉoj. Sed sortimento plivastiĝis per elektroteknika aparataro: aparatoj por kontroli teknologiajn procezojn, elektromezuriloj, optika aparataro por civitana kaj militista uzo, sciencesplora ilaro[13].

En 1982 jaro uzino «Len'emaljer» produktis pli ol 2/3 gasaj fajriloj en Soveta Unio, preskaŭ 50% de ungilaraj komplektoj en USSR[12].

Ek de 25-an de januaro 1991 uzino «Len'emaljer» estis eligita el scienc-produkta unuiĝo «Burevestnik» kaj iĝis ŝtata interpreno «Uzino «Len'emaljer»[1].

Memstara funkciado[redakti | redakti fonton]

Dum 1990-aj jaroj en Rusio ŝtataj interprenoj amase iĝis privataj. Laŭ Plano de malŝtatigo kaj per decido de registra administrejo de Sankt-Peterburgo № 3194 ŝtata interpreno uzino «Len'emaljer» estis reorganizita al akcia kompanio (ruse Акционерное общество открытого типа) «Len'emaljer». 14-an de junio 1996 pro decido de akciuloj la kompanio estis reorganizita al nova formo de interpreno kaj alinomigis ĝin al Malfermita akcia kompanio ruse Открытое акционерное общество «Ленэмальер» «Len'emaljer». Dum postsovetaj jaroj uzino «Len'emaljer» produktis galanterion kaj suvenirajn varojn[1].

En 2001 jaro ruiniĝia domo en kia estis deponitaj arkivoj de la interpreno ek de 1929 ĝis 1970 jaroj kio kaŭzis perdon de la arkivoj[14].

31-an de oktobro 2008 la kunsido de akciuloj de la interpreno decidis ĉasigi funkciadon de kompanio «Len'emaljer»[1].

Leningrada stilo[redakti | redakti fonton]

Arta stilo de la produktaĵo de la kooperativo kaj poste uzino «Len'emaljer» aparteniĝas al la «Leningrada stilo». Specifeco de la artaj artifikoj, temoj, dekoracioj, ornamoj, koloraj gamoj estis celita al amasa produktado kaj neneigis rolon de majstro. Arta specifeco de produktoj de «Len'emaljer» estas interkruciĝo de la alta aristokrateca stilo de antaŭrevoluciaj majstroj, la kamparana etnografieco kaj la amasa urba dizajno. La amaseco de produktado diktis simplajn dizajnajn solvojn kaj samtempe montras fortajn ligojn kun lokaj tradicioj, evoluantaj dum vivo de lando sinkrone al amasaj ŝatoj kaj gustoj[9].

Tamen «Len'emaljer» estis infano de sia tempo kaj ensorbis sovetiajn produktajn traduciojn. Ĝi dependis de mendoj de superaj institucioj kaj ne penis anticipi evoluon de amasa mendo[9].

En postUSSR-a Rusio varoj produktitaj de «Len'emaljer» iĝis temo de kolektado kaj ofte eniras ekspoziciojn de diverstemaj muzeoj[9].

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Dum tuta sia vivo kooperativo kaj poste uzino «Len'emaljer» estis evoluinta enterpreno, kies porproduktiga spaco pligrandiĝis de jaro al jaro kaj la produktejoj situis en diversaj partoj de Leningrado (ek de 1991 jaro renomiĝis Sank-Peterburgo).

1929[redakti | redakti fonton]

La unua adreso de kooperativo «Len'emaljer» estis str. nome Gercen, domo 24 - la eksa sidejo de mondfama juvela enterpreno de Peter Karl Faberĵe. La sidejo de kooperativo funkciis dum la unua periodo, dum kia la kooperativanoj laboris en propraj hejmoj.

1930[redakti | redakti fonton]

Post oficiiĝo la kooperativo kreskis, aĉetis porproduktadan ekipaĵon kaj aparataron kaj jam en 1930 jaro kooperativo «Len'emaljer» konsistis el tri fakoj[1]:

  • Administrejo (str. Konnaja, domo 2/5)
  • Produktejo №1 (str. Mitninskaja, domo 12)
  • Produktejo №2 (str. Dzerĵinskaja, domo 46)

1956[redakti | redakti fonton]

En 1956 jaro, kiam la kooperativo transformiĝis al uzino, ĝi estis sufiĉe granda enterpreno, inkluzivinta multajn produktejojn [9]:

  • Produktejo Laminata-stampa (str. Mitninskaja, domo 12)
  • Produktejo Galvanizejo (str. Konnaja, domo 2/5)
  • Produktejo Emajlejo (str. Mitninskaja, domo 12)
  • Produktejo Munteja (str. Konnaja, domo 2/5)
  • Produktejo Galanteria (str. Konnaja, domo 2/5)
  • Produktejo Pakada (str. Konnaja, domo 2/5)
  • Produktejo Ilara (str. Mitninskaja, domo 12)
  • Produktejo Ripare-mekanika (str. Mitninskaja, domo 12)
  • Produktejo Ripara (str. Konnaja, domo 2/5)

1980[redakti | redakti fonton]

En 1980 jaro uzino «Len'emaljer» atingis la pinton de sia evoluo kaj ĝiaj produktejoj kaj fakoj situis ĉe diversaj adresoj de Leningrado[1][15]:

  • Administrejo (avenuo Jelizarova, domo 38A)
  • Fako pri teknika kontrolo
  • Produkta-distribua fako
  • Enargo-mekanika fako
  • Konstruista fako
  • Teknika fako
  • Produktejo №1 Stampejo
  • Produktejo №2 Galvanizejo
  • Produktejo №3 Emajlejo
  • Produktejo №4 Aŭtomateja
  • Produktejo №5 Munteja
  • Produktejo №6 Mekanika (str. Borovaja, domo 6/8)
  • Produktejo №7 Plasta
  • Produktejo №8 (Sinopa kajo, domo 26)
  • Produktejo №9 (Zagorodnij avenuo, domo 17)
  • Produktejo №10 (str. nome K. Zaslonov, domo 23)
  • Produktejo №11 Fabrikila (Degtjarnij strateto, domo 2)
  • Produktejo №12 Riparejo

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ruse брошь изготавливается из аминопласта имеет оттененный рисунок семь слонов, и кант в виде веревочки, цвет может быть разный за исключением слонов цвет которых должен быть белый или под слоновую кость. Форма овальная и рельефная. Обратная сторона гладкая с буртиком на которой монтируется сборная булавка[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 Историческая справка (ruse) (elektronika), p. 4-5. Центральный Государственный архив по Санкт-Петербургу по личному составу (2009). Alirita 2024-02-17.
  2. Стахановцы-эмальеры 1939, p. 7.
  3. 3,0 3,1 Dagvello. Тайные знаки пионерии. Часть №2 (ruse) (elektronika) (2015-10-29). Arkivita el la originalo je 2018-02-18. Alirita 2024-02-17.
  4. Здание Старо-Александровского рынка Бизнес-центр "Б5" (elektronika). Архитектурный сайт Санкт-Петербурга. Citywalls.ru. Arkivita el la originalo je 2024-02-27. Alirita 2024-02-27.
  5. Стахановцы-эмальеры 1939, p. 5.
  6. Стахановцы-эмальеры 1939, p. 65.
  7. Ювелирный промысел Костромского края: день минувший (ruse) (pdf). Государственный архив новейшей истории Костромской области. Arkivita el la originalo je 2024-02-17. Alirita 2024-02-16.
  8. 8,0 8,1 Блокада в решениях 2020, p. 733.
  9. 9,00 9,01 9,02 9,03 9,04 9,05 9,06 9,07 9,08 9,09 9,10 Сапанжа О.С. (2023). “Произведения предприятий художественной промышленности Ленинграда второй половины ХХ века и их роль в организации жизненной среды (на примере продукции завода «Ленинградский эмальер»)”, Культура и искусство (ru) (11), p. 42–57. doi:10.7256/2454-0625.2023.11.68976. 
  10. Суров, Михаил. (2018) Рождённые на Вологодчине: краткая энциклопедия (ruse), p. 243.
  11. Глуховский, К. (januaro 1972). “Выполняя принятые обязательства”, На стройках России (ru) (1), p. 7–10. 
  12. 12,0 12,1 (1982). Ленинградский завод «Ленэмальер» (video). Youtube.com.
  13. Завод "Ленэмальер" Бизнес-центр "Елизаровский" (ruse) (elektronika). Архитектурный сайт Санкт-Петербурга. Citywalls.ru. Arkivita el la originalo je 2024-02-27. Alirita 2024-02-27.
  14. Предисловие (ruse) (elektronika), p. 7. Центральный Государственный архив по Санкт-Петербургу по личному составу (2009). Alirita 2024-02-17.
  15. Артель «Ленинградский Эмальер» — Ленинградский завод «Ленэмальер» (ruse) (elektronika). Справочник предприятий, компании и фирмы СПб. Arkivita el la originalo je 20240128. Alirita 2024-02-17.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]