Lenka Angelová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lenka Angelová
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1958 (1958-08-21)
en Pardubice
Morto 19-an de marto 2021 (2021-03-19) (62-jaraĝa)
en Pardubice
Mortokialo COVID-19
Lingvoj ĉeĥaEsperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Patrino Jarmila Rýznarová
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Lenka ANGELOVÁ (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1958 en Pardubice, mortis la 19-an de marto 2021 en Pardubice) estis ĉeĥa esperantistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lenka Angelová naskiĝis en Pardubice naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1958. Ekde 1976 ŝi estis membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA). Ŝi longdaŭre estis prezidanto de la Asocio de Esperantistoj Handikapuloj (AEH) kaj ankaŭ longjara aktiva membro de la Esperanto-klubo de Prago E-mental'. Ŝi estis individua membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj partoprenis la Universalajn Kongresojn (UK) de 1996, 2005, 2009, 2015, 2016 kaj 2018. Ŝi aliĝis por la nuligita 106-a UK planita por Belfasto en julio 2021.

Profesie Lenka Angelová laboris kiel oficistino en la Regiona Biblioteko de Pardubice. Ŝia patrino, ankaŭ esperantisto kaj prizorganto de AEH, Jarmila Rýznarová, forpasis la 5-an de decembro 2020 pro KOVIM-19. Monatoj poste mortis Lenka, en Pardubice, la 19-an de marto 2021 ankaŭ pro kovimo. Estis ŝia edzo Kiril, filino Klárka, filo Petr kun bofilino Lucka, genepoj Sebik, Natálka kaj Belinka, fratino Mirka, nevo Jirka kaj aliaj familianoj, kiuj invitis por funebra adiaŭo en la 29-a de marto 2021 en aŭlo de la krematorio de Pardubice. La amikoj ofertis florojn ĉe kiuj sur rubandoj legeblis vorton en Esperanto, kiel "Amikoj el E-mental' neniam forgesos [vin]" kaj "La verda stelo brilu sur via lasta vojo".

La invitilo al la funebra ceremonio informas la 18-an de marto 2021 kiel morto-dato, sed ĉiuj aliaj publikaj informoj notas la 19-an. Amikoj de la klubo E-mental' deklaris: "La 19-an de marto 2021 bedaŭrinde forpasis nia amikino Lenka Angelová, longjara aktiva membrino de E-mental’, tre bonkora virino, kiu zorgis pri aliuloj kaj ĝojigis homojn ĉirkaŭ si, nelacigebla persono, kiu dum multaj jaroj vigle laboris por Esperanto-mondo".

En letero de la 30-a de aprilo 2021 al la japana esperantisto Hori Jasuo la amikino el Ĉeĥio Ludmila skribis: "Nian asocion [AEH] trafis granda perdo. Prezidantino de la asocio, ankaǔ mia amikino, Lenka Angelová mortis post vana kuracado en malsanulejo – pro kovim[o]. Antaǔ tio ŝi havis neniajn sanproblemojn pri kiuj mi scius. Ŝi estis vera 'motoro' de nia agado, kaj ŝi estis nur 62 jarojn aĝa. Ni klopodas daǔrigi agadon de la asocio, sed kredu, ke tio estis kaj estas por ni malfacila – daǔrigi eĉ en pli malgranda spaco. Bedaǔrinde mortis ankaǔ de mi konataj pliaj anoj de nia asocio AEH. Kaj preskaǔ ĉiuj estis pli junaj ol mi – 80-jara virino".