Jarmila Rýznarová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jarmila Rýznarová
Ryznarova.jpg
Persona informo
Naskonomo Jarmila Urbanová
Naskiĝo 13-an de decembro 1929 (1929-12-13) (89-jara)
Lingvoj Esperantoĉeĥa lingvo
Ŝtataneco Ĉeĥio
Familio
Edz(in)o Linhart RýznarJosef Vaněček
Profesio
Profesio esperantisto
Information icon.svg
vdr


Jarmila RÝZNAROVÁ <nask. URBANOVÁ, edz. RYBÁČKOVÁ> (naskiĝis la 13-an de decembro 1929) estas ĉeĥa esperantistino, estinta prezidantino de la Klubo de Esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice kaj de AEH, de la jaro 1970 delegatino de UEA por Pardubice kaj honora membrino de ĈEA.

Multmerita aktivistino de la E-movado esperantiĝis en la jaro 1953. Multajn jarojn ŝi gvidis E-kursojn por plenkreskuloj kaj infanoj, aplikante Freinet-metodon, kunlabore kun la grupoj de eksterlandaj E-infanoj, aranĝis por ili multajn ekskursojn. Zorgante pri verk-heredaĵo de D-ro Stanislav Schulhof (1864-1919) ŝi verkis kaj kompilis broŝuron pri lia vivo kaj verkoj, originalaj kaj tradukitaj en kelkaj eldonoj. Ankaŭ ŝi kunlaboris ĉe eldonoj de E-gvidlibroj de Pardubice. En funkcio de prezidantino de E-klubo Pardubice ŝi sukcese organizis 17 renkontiĝojn „Esperanto-tago“ kiujn ĉeestis multaj esperantistoj el la tuta respubliko. Kun sia edzo Josef Vaněček (1923-1998) kaj post lia forpaso ŝi mem kiel prezidantino, gvidis la Asocion de Handikapitaj Esperantistoj. Tiu laboro konsistas ĉefe el redaktado kaj eldonado de Informilo de AEH, el skribaj aŭ personaj kontaktoj kun la membroj kaj el preparado de seminarioj, okazantaj kutime en pensiono Espero de vilaĝo Skokovy en Bohemia paradizo. En tiuj ĉi aktivadoj ŝi daŭrigas ankoraŭ nuntempe en funkcioj de sekretariino de E-Klubo Stanislav Schulhof en Pardubice kaj de AEH.