Stanislav Schulhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Stanislav Schulhof
D-ro Schulhof en la jaro 1908, fondinto de lirika Esperanto-poezio
D-ro Schulhof en la jaro 1908, fondinto de lirika Esperanto-poezio
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1864 (1864-11-12)
en Horní Bradlo
Morto 18-an de aŭgusto 1919 (1919-08-18) (54-jara)
en Pardubice
Tombo Q12041455
Lingvoj Esperantoĉeĥa lingvo
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioĈeĥio
Profesio
Profesio dentistoesperantistotradukisto • poeto
Esperanto
Tradukis en Esperanton 30 poemoj de 16 ĉeĥaj poetoj (Vrchlický, Březina, Bezruč, Neruda, Borovský, Machar kaj aliaj, kolektitaj en libreto Bohemiaj grenatoj
Verkis en Esperanto poemarojn Per espero al despero, Kion la vivo alportis, Aŭtunaj floroj k.a.
v  d  r
Information icon.svg


Stanislav SCHULHOF [ŝulhof] estis ĉeĥa esperantisto kaj dentkuracisto en Pardubice. Entuziasma pioniro de Esperanta movado en Ĉeĥio, fondinto de Esperanto-klubo en la orientbohemia urbo Pardubice, kun siaj same patriotaj geamikoj portanto de riĉa kultura vivo en tiu urbo, ĵurnalisto, verkisto, dramisto. Li estas konsiderata kiel la unua Esperanta lirika poeto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 12-an de novembro 1864 en vilaĝo Horní Bradlo, vilaĝparto Lipka en regiono Pardubice, en familio de Františka kaj Abraham Schulhof, kiel la dua el ok gefratoj. La patro estis vendisto de harretoj, kiujn li eksportis ĉefe en Usonon. La familio translokiĝis en Usonon, lasinte en Ĉeĥio du adoleskajn filojn Leopold kaj Stanislav. Subtenate de sia frato Stanislav abiturientis universitaton, nome ĝeneralan medicinon. Post du jaroj de kuracado en la urboj Dobruška, Česká Kamenice kaj Vroclavo Stanislav finstudis ankoraŭ specialan dentan fakon. Sekve li praktikis dentkuracadon en Pardubice. Edziĝinte kun Hermina li havis tri infanojn: adoptitinon Jarmila, filon Jaroslav kaj filinon Zdena, kiujn li super ĉio amis.

Sociala kaj literatura vivo en Pardubice[redakti | redakti fonton]

D-ro Schulhof estis tre talentita homo, eksterordinare ambicia, filantropo kaj patrioto. Li apartenis al la triopo de eminentaj pardubicaj hebreoj, kuracistoj, kiuj aliĝis al ĉeĥa nacieco: d-ro Vohryzek, d-ro Thein kaj d-ro Schulhof.

Krom Esperanto li scipovis la francan kaj la ĉinan lingvojn. En siaj 45 jaroj li mem eklernis la anglan kaj post ununura jaro li tradukadis el ĝi en Esperanton. Dum la Unua Mondmilito li komencis lerni ankaŭ la turkan, ĉar inter liaj pacientoj estis multaj turkoj.

Li agis ankaŭ en aliaj fakoj, aparte kiel ĵurnalisto, redaktisto, verkisto, teatra verkisto kaj poeto. En junio 1903 estis prezentita lia ĉeĥlingva teatraĵo "Doto" kun ega sukceso. Bedaŭrinde la verko kaj ankaŭ ĝia manuskripto perdiĝis.

En la jaroj 1908 ĝis 1912 li skribis multajn artikolojn por ĉeĥaj gazetoj Rozvoj, Východ kaj Obzor pri dentoj kaj ilia flegado, plue diversajn felietonojn kaj bibliografiojn. En jarkolekto 1912 de gazeto Osvěta lidu estas troveblaj pli ol 50 liaj artikoloj pri esperanta movado.

Liaj artikoloj aperadis ankaŭ en multaj esperantistaj gazetoj, ekzemple en Gazeto de bohemaj esperantistoj, moskva Ondo de Esperanto, angla The British Esperantist, Pola esperantisto kaj Lingvo internacia. Ofte li prelegis en diversaj kluboj de esperantistoj. Kiel eminentan parolanton laŭdis lin Gusta Kordová, instruistino de lingvoj, tiutempe sekretariino de la klubo en Pardubice. Kun ŝi doktoro Schulhof vizitis la 8-an mondkongreson en Krakov en la jaro 1912 kaj la 9-an mondkongreson en Bern en la jaro 1913, kie ili persone renkontiĝis kun d-ro Zamenhof.

Inter multaj geamikoj, kun kiuj d-ro Schulhof ofte renkontiĝis kaj korespondis estis ankaŭ d-ro Fousek, juristo kaj konata esperantisto el Přelouč. En iliaj korespondaĵoj oni povas sekvi situon de esperanta movado dum la Unua Mondmilito, aparte en regiono de Pardubice, en Prago kaj Pilzeno.

Dr-o Stanislav Schulhof mortis en Pardubice (aŭ en Praha, vidu sube Rimarkigon) la 18-an de aŭgusto 1919 kaj estis ĉi tie sur hebrea tombejo enterigita apud tombo de sia longtempa amiko d-ro Vohryzek.

Tombo de d-ro Schulhof en Pardubice

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj Esperantaj originaj poemaroj de d-ro Schulhof, ĝenerale tre aprecataj, aperis en jaroj 1911-12. La unua, nome "Per espero al despero", dediĉita al memoro de la gepatroj, estas plena de sopiro, firma kredo kaj espero, ke verda stelo venkos. La dua poemkolekto "Kion la vivo alportis", estas dediĉita memore al la unua ĉeĥa kaj internacia proponinto de facila artefarita pontlingvo Jan Amos Komenský (Comenius). La tria poemaro nomiĝas "Aŭtunaj floroj" kaj estas dediĉita al aŭtoro de la lingvo Esperanto L.L. Zamenhof, admiras sorĉan forton, potencon kaj ĉarmon de la E-lingvo. Ĉiuj poemoj de la aŭtoro estas plaĉaj kaj bone deklameblaj. De tempo de sia ekesto ĝis nun ili pruvas kapablon de Esperanto servi kiel pontlingvo por la tuta Eŭropo kaj mondo. Nur post morto de la poeto aperis en la jaro 1920 libreto "Bohemiaj grenatoj“, elstaraj tradukoj de 30 poemoj de 16 ĉeĥaj poetoj (Vrchlický, Březina, Bezruč, Neruda, Borovský, Machar kaj aliaj). Nur en la jaro 1997 Klubo de Esperantistoj d-ro Schulhof Pardubice eldonis humilan kolekton de poemoj en ĉeĥa lingvo nomitan "Sardinky" (Sardinoj). Schulhof la poemojn intencis lasi sen nomo neeldonita kiel sardin-konservaĵon al estontaj legantoj. Pro tio la klubanoj donis al la kolekto la nekutiman nomon. En Esperantaj kaj ĉeĥaj poemoj de d-ro Schulhof estas multe da sento, multe da sopiro helpi al mizeraj kaj subpremataj homoj, multe da justa incitiĝo okaze de perfido de patrujo kaj nacio. Tiuj ĉi temoj estas konstante aktualaj kaj meritas esti daŭre rememorigataj.

Krom poemoj li publikigis ankaŭ multajn propagandajn artikolojn. Kun fiero, la Klubo de Esperantistoj D-ro Schulhof Pardubice portas la nomon de sia fondinto (1909) kaj fama E-poeto. Apartan meriton pri konservo de la verkaro kaj memoroj al d-ro Schulhof havas estinta prezidantino de la klubo Jarmila Rýznarová.

Kruela sorto[redakti | redakti fonton]

La tuta familio de d-ro Schulhof estis dum la Dua Mondmilito persekutita. Lia filo, dentkuracisto Jaroslav, talenta muzikisto, estis en majo 1942 morttorturita en koncentrejo. La saman sorton travivis ankaŭ edzino de d-ro Schulhof, sinjorino Hermína, kiu de la jaro 1942 ĝis sia morto en januaro 1945 vivis en geto Terezín. Ilian familian domon, kie estis deponita literatura restaĵo de d-ro Schulhof, bombo detruis dum la unua flugatako kontraŭ Pardubice. Tial multaj manuskriptaj verkoj de li estas jam netroveblaj. Laŭ korespondaĵo de d-ro Schulhof estis por eldono preparitaj minimume du poemkolektoj en Esperanto: "De profundis" (De profundo) kaj "Floroj kaj burĝonoj".

La tuta familio lernis Esperanton de sia patro. La plej aĝa filino Jarmila, dentkuracistino, plurfoje deklamis esperante poemojn verkitajn aŭ tradukitajn de sia patro, Marinjon Magdon kaj aliajn. Lia filino Zdena, edziniĝinta Maxová, volonte ĉeestis esperantajn renkontiĝojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

„Konstanta evoluo kaj pliperfektiĝo. Prezentas sin homo, kiu simple kaj sincere rakontas al ni siajn sentojn kaj kies sentoj estas indaj por rakonti.“ (Kopar, LM.,1922, p: 39).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • BENCZIK, Vilmos. Stanislav Schulhof. Skiza portreto. En: Norda Prismo. 16. 1970:4, pp. 246–253.
  • HAUPENTHAL, Reinhard. Forgesita poeto. Stanislav Schulhof. (La Esperanta Literaturo. 4). En: Germana Esperanto-revuo 19. 1966:4, p. 39.
  • RAGNARSSON, Baldur. Bildoj el la historio de la Esperanta Literaturo. Stanislav Schulhof (1864- 1919). En: Juna amiko, aprilo 2008, n-ro 121(online)
  • RÝZNAROVÁ, Jarmila. Dr. Stanislav Schulhof, Pardubice: Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, 1994. 12 p. (mallongigo [1])
  • RÝZNAROVÁ, Jarmila. Esperanta poeto MUD-ro Stanislav Schulhof. En: la retejo esperanto-aeh.eu (online

Rimarkigo pri la mortoloko[redakti | redakti fonton]

Laŭ Enciklopedio de Esperanto Stanislav Schulhof mortis en Pardubice, sed laŭ la gazeto La Progreso (oktobro 1919) en nekrologo verkita de Antonin Pitlik oni asertas, ke li mortis en Praha.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]