Leno (rivero)
| Leno (rivero) | |
|---|---|
| rivero | |
| Bazaj informoj | |
| Longeco | 4 294 km |
| Akvokolekta areo | 2 490 000 km² |
| Averaĝa trafluo | 16 350 m³/s |
| Fluo | |
| Fonto | Bajkala Montaro |
| Enfluejo | Lapteva Maro |
| Geografio | |
| Landoj | Rusio |
| Regionoj | respubliko Saĥao |
| Alfluantoj | Vitim, Oljokma, Vilujo, Kirenga, Aldan, Batamaj, Menkere, Muna, Njuja, Ĉerendej, Motorĉuna, Djaniŝka, Sinjaja, Dzhardzhan, Undjuljung, Ĉaja, Kuta, Linde, Buotama, Marĥa, Baĥinaj, Suola, Birjuk, Peleduj, Ilikta, Molodo, Lungĥa, Tuolba, Bolŝoj Patom, Ĉuja, Kenkeme, Namana, Bjosjuke, Ilga, Tajura, Ĉeĉuj, Tutura, Bolŝaja Kontajka, Ĥanĉali, Ĥoruongka, Ĝerba, Kjulenke, Kjundjudej, Menda, Natara, Oruĉan, Soboloĥ-Majan, Timpilikan, Ura, Abasilaĥ, Babarina, Balamakanq, Bas-Jurjaĥ, Beljanka, Bulkur, Begiĝan, Bejberike, Darbangda, Diring-Jurjaĥ, Dolgaja, Delingde, Innjaĥ, Kurung-Jurjaĥ, Kempeljaĥ, Kjunjuj, Kjueneĥtjaĥ-Jurjaĥ, Luktaĥ, Ljapiske, Ljunkjubej, Malij Patom, Mundalik, Mila, Minnijki, Misik-Sjane, Melti, Strekalovka, Njogordaĥ, Ogo-Unguoĥtaĥ, Ogonnjor-Jurjage, Pilka, Sasir-Jurjaĥ, Sitte, Soĥtoj-Jurjaĥ, Sjalaĥ-Jurjaĥ, Semekit, Tas-Jurjaĥ, Tarin-Jurjaĥ, Ĉankinir, Ĉijeres-Jurjage, Ĉoĥĉoĥu-Jurjage, Ĉoĉuma, Ĉingirikan, Ynyr-Khayata-Yuryage, Ulegir, Us-Buolbut, Us-Jurjaĥ, Ues-Kjonjo, Jakurim, Turugu, Tjongjurgestjaĥ, Ujulu, Ĥannit, Ĥannaĥ, Ĥamra, Ukunku, Kistatjamka, Bolŝaja Tira, Piljuda, Tamma, Ljutenge, Kulenga, Kuranaĥ-Siktjaĥ kaj Ĉompolo |
![]() | |
Leno[1][2] (ruse Лена, Lena) estas rivero en Siberio (Rusio). Kun longo de 4400 km ĝi estas la sesa plej longa rivero en Azio; ĝi havas la trian plej grandan basenon.

La rivero fontas iom okcidente de la lago Bajkalo en alto de 1640 metroj de la Bajkala Montaro, direktiĝas unue orienten, poste norden kaj enfluas tra granda riverdelto en la Arktan Oceanon. Dum la pliparto de la jaro, de oktobro al junio, ĝi estas glacia. Dum la senglacia periodo ĝi estas navigebla ĝis urbo Ust-Kut, 3.500 km de la riverdelto.
La plej grava urbo ĉe Leno estas Jakutsko,[3] kiu situas ĉe la kurbiĝo, kie la rivero ŝanĝas sian direkton al nordo. Ĉe urbo Ust-Kut la Transsiberia fervojo krucas la riveron.
Biogeografie la Leno-delto estas unu el la 53 dolĉakvo-unuoj de la Tutmondaj 200. Ĝi troviĝas en la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkta ekozono. Tiuj unuoj estas nombro da ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.
Alfluantoj
[redakti | redakti fonton]Kuriozaĵo
[redakti | redakti fonton]La pseŭdonimo Lenin deriviĝas de la rivero Leno.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kapvorto Leno en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, ankaŭ en la reta versio
- ↑ Tamen: La referenca esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo", Prago 1971, en siaj mapoj esperantigas iujn kaj latinliterigas aliajn loknomojn, kies originaj nacilingvaj formoj estas ne-latinlingvaj. En la vasta, dupaĝa mapo 15 ĝi indikas la riveron je la origina nomo "Lena", nur latinigita.
- ↑ Jakutsko (ne Jakucko!) same laŭ la referenca esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo", Prago 1971, mapo 15
- ↑ La referenca esperantlingva "Poŝatlaso de la mondo", Prago 1971, en en la vasta, dupaĝa mapo 15 indikas la riveron je la esperantigita nomo "Vilujo" kun borda urbo Vilujsko, kaj eĉ nomas plian alfluanton al la Vilujo, la riveron "Matĥo", kvankam la plej larĝa rivero tie nomatas Lena, ne esperantigita, nur latinigita.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Leno-delto ( WWF ) Arkivigite je 2011-08-27 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Tutmondaj 200; numero 160 : Leno-delto ( Nacia Geografia Societo ) angle



