Leonas Noreika

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonas Noreika
Persona informo
Naskiĝo 21-a de decembro 1894
en en vilaĝo Medginiai, distrikto Joniškis
Morto 23-an de aprilo 1973 (1973-04-23)
en Vilnius
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1923
vdr

Leonas Noreika (naskiĝis 21-an de decembro 1894 en vilaĝo Medginiai, distrikto Joniškis; mortis 1973 en Vilnius) estis diplomita tajloro. En periodo 1932-1940 li energie varbis esperantistojn en urbo Šiauliai, organizis kursojn. Kvankam li mem ne parolis perfekte Esperante, tamen lia entuziasmo kaj kapablo konvinki allogis aŭskultantojn. Li estis SAT-ano kaj membro de UEA. En 1936 al E-legejo en Šiauliai li donacis 350 librojn. En 1956 li helpis organizi E-kurson en Vilniusa Universitato. Dum Oktobra revolucio li estis kuriero de Partia Centra Komitato, en 1920 revenis en Litovion. En 1944 li okupis postenon de direktoro de Vilniusa meti-lernejo, kelkan tempon oficis kiel inĝeniero en Ministerio de Malpeza Industrio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]