Leonmontara leporo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Leonmontara leporo
Leonmontara leporo
Leonmontara leporo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Lagomorfoj Lagomorpha
Familio: Leporedoj Leporidae
Genro: Leporoj Lepus
Specio: L. castroviejoi
Lepus castroviejoi
Palacios, 1977
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Leonmontara leporoKastrovieĥa leporo (Lepus castroviejoi) estas specio de mamulo de la ordo de lagomorfoj de la familio de Leporedoj endemia de orienta Galegio, suda Asturio kaj montoj de Leono, en Hispanio.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La Leonmontara leporo havas grandon intermezan inter tiu de la eŭropa leporo (Lepus europaeus), pli fortika, kaj la iberia leporo (Lepus granatensis), pli malgranda. Tiu estas el 49 al 52 cm longa, al kio sumiĝas ĉirkaŭ 8 de vosto kaj pezas inter 2,6 kaj 3,2 k. La plej parto de la hararo estas helbruna, pli malhela dorse, kvankam kun blanka bazo; en ventro, malantaŭa vosto, "kolumo" kaj parto de la vizaĝo ĝis la okuloj estas komplete blanka. La pinto de la oreloj estas nigra, same kiel la dorsa parto de la vosto.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi loĝas en malferma arbaro de kverkoj kaj fagoj, krom ĉe makiso kun eriko, cisto, genisto, junipero ktp kaj montarbaroj situaj inter 1000 kaj 1900 m de altitudo. Kvankam relative abunda en la plej parto de ĝia areo de distribuado, aktuale ĝi estas je stato de malpliiĝo en la orienta pato de tiu areo, en la limoj kun la provinco de provincoj de Kantabrio kaj Palencio. Ĝi estas konsiderata kiel specio vundebla pro tiom limigita etendoteritorio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • The Atlas of European Mammals. A. J. Mitchell Jones et al., Poyser Natural History, 1999.
  • Guía de los Mamíferos de España: Península, Baleares y Canarias de Francisco Purroy kaj Juan M. Varela. Lynx Edicions, (2003), ISBN 84-87334-49-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]