Rougemont VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Allamans)
- La mallongigo VD en Rougemont VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rougemont.

Rougemont
Blazono de Rougemont
Blazono de Rougemont
Blazono de Rougemont
Rougemont
Rougemont
Rougemont
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut
Koordinatoj  46° 29′ 23″ N 7° 12′ 39″ O / 46.48972 °N, 7.21083 °O / 46.48972; 7.21083 (mapo)Koordinatoj: 46° 29′ 23″ N 7° 12′ 39″ O / 46.48972 °N, 7.21083 °O / 46.48972; 7.21083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 913
Areo 48,53 km²
Alteco 1007 m super marnivelo
Poŝtkodo 1659
Komunumkodo 5843
Mapo de Rougemont
Mapo de Rougemont
Mapo de Rougemont
vdr

Rougemont estas komunumo en la distrikto Riviera-Pays-d’Enhaut en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 913 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rougemont situas en la Vaŭdaj Alpoj en la supra parto de la valo de la rivero Sarino. La komunumo konsistas el la vilaĝo Rougemont kaj la setlejoj Ciernes, Flendruz, La Forcla, La Grange, La Saussa, Le Crêt, Les Allamans, Les Bodemos, Les Revers kaj Le Vanel, kaj multnombraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 48,53 km², de kiuj 28,6% estas kovritaj de arbaro, 52,2% servas por agrikulturo kaj 2,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rougemont limas en nordo al Charmey (FR), en oriento kaj sudo al Saanen (BE), kaj en okcidento al Château-d'Oex.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Rougemont pasas la kantona ĉefvojo n-ro 11 de Aigle al Zweisimmen. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 15 kilometrojn sudokcidente en Aigle. Pere de la mallarĝspura trajnlinio de Montreux al Lenk en Simme-Valo la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rougemont datiĝas el la jaro 1115 kiel Rubeus Mons kaj Rogemot. Dum mezepoko Rougemont apartenis al la Grafolando Grejerco. Post la bankrotiĝo de la Grafoj de Grejerco en la jaro 1555 Rougemont estis akirita de Berno kaj integrita al ties Voktejo Sarino. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi fariĝis komunumo de la Distrikto Pays-d'Enhaut, kiu post mallonga aparteno al Kantono Lemano en 1803 fariĝis parto de Kantono Vaŭdo kaj je la 1-a de januaro 2008 estis kunigita kun la Distrikto Vevey al la nova Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]