Lesja Ukrajinka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lesja Ukrajinka

Larisa Petrivna Kosaĉ-Kvitka, monde konata kiel Lesja Ukrajinka (ukraine Леся Українка) (naskiĝis la 25-an de februaro 1871 en Novohrad-Volyns'kyj, Ukrainio; mortis la 1-an de aŭgusto 1913 en Surami, Kartvelio) estis granda ukrainia verkistino.

Ŝi speciale elektis sian plumnomon por montri sian nacian apartenecon kaj deziron batali por libero de ukraina popolo.

Biografio

Lesja Ukrajinka pasigis sian infanecon kaj junecon en la vilaĝo Kolodjaĵne. Ŝia patrino estis fama ukraina poetino Olena Pĉilka, ŝia onklo estis granda verkisto, literatura kaj socia aktivulo Miĥajlo Drahomanov.

Kariero

Oni diras, ke Lesja Ukrajinka konis pli ol 10 lingvojn. Ŝi tradukis el la germana, franca, itala, angla, rusa kaj aliaj lingvoj verkojn de M. Meterlink, G. Hauptman, P.-Ĝ. Etcel, Ĝ.d’Espardes, Edmondo de Amicis, Nikolaj Gogol kaj aliaj.

La amplekso de socia agado kaj verkado de Lesja Ukrajinka estis rimarkinda. Ŝia poezio sin nutris per sukoj de ŝia denaska grundo kaj ukraina folkloro, naciaj spiritaj trezoroj. Samtempe ŝi kuraĝe malkovris la vastecon de la monda kulturo. Ŝiaj poemoj, dramoj, liriko, tradukoj havas grandan artan k socian valoron.

Por la filozofiaj dramoj kaj poeziaj fantaziaĵoj, ŝi prenis la temojn el tradiciaj popolaj kredoj (Arbara kanto), bibliaj aŭ mezepokaj legendoj (En katakomboj, Malnova fabelo, Robert Brjus - la skota reĝo k.a.). En la poemoj Sur ruinoj, Babela kaptiteco, en la dramaj poemoj Kassandra, Obseditulino, Ŝtona mastro k.a. ŝi uzis internaciajn temojn kaj levis “eternajn” homarajn problemojn.

Ivan Franko tute prave alte pritaksis la agadon de Lesja Ukrainka, skribinte: “De la tempo de Taras Ŝevĉenko-a Testamento, Ukrainio ne aŭdis tian ardan poezian vorton kiel el la buŝo de ĉi tiu malforta, malsana junulino”.

Olesj Honĉar substrekis, ke “idealoj de libero, neekstermeco de homa spirito, batalo por libera justa socio, por malkatenita kaj harmonie evoluinta homo - ĉio ĉi estas la esenco de humanismaj poeziaĵoj de Lesja Ukrajinka, de ŝiaj tiel vastskalaj, filozofie profundaj kaj arte altnivelaj verkoj. Tiuj ĉi idealoj ne estas similaj al homaranismaj idealoj de L. Zamenhof, bazitaj “sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco”.

En Esperanto aperis

Nur malgranda parto de la verkoj de Lesja Ukrainka estas tradukitaj en Esperanton. Dank’ al modesta libreto “Liriko” (1971), kiun kompilis kaj redaktis Nadija Hordijenko Andrianova, Esperantlinvanoj konatiĝis kun nia genia poetino. La libro komenciĝas per la artikolo de O. Honĉar Kronita per amo popola, poste sekvas la poezioj el la verkkolektoj Sur la flugiloj de l’kantoj, Pensoj kaj revoj, Reeĥoj. Ili estas tradukitaj de Andreo Rogov, Konstantin Gusev, Aleksandr Logvin, Hilda Dresen, Volodimir Pacjurko, N. Andrianova k.a. Ĉiuj tradukoj estas sufiĉe altkvalitaj. Krome, la parton de Arbara kanto ankaŭ tradukis V. Pacjurko (Ukraina Stelo, 1991, 2).