Leó Valentin Pantocsek
Leó Valentin Pantocsek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de julio 1812 en Kielce (Varsovia Duklando) |
Morto | la 11-an de septembro 1893 en Zlatnó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kemiisto |
Leó Valentin Pantocsek [pantoĉek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pantocsek Leó Valentin estis hungaria vitroartisto, fotisto. Lia familia nomvarianto estis Pantotsek [pantoĉek].
Leó Valentin Pantocsek[1] naskiĝis la 24-an de julio 1812 en Kielce (Varsovia Duklando, nuntempe en Pollando), li mortis la 11-an de septembro 1893 en Zlatnó[2] (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa vilaĝparto en Vaľkovňa en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Leó Valentin Pantocsek komence estis edukita de József Pantocsek, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1843, sed li neniam estis kuracisto. Estis li la unua, kiu enkondukis la dagerotipion en Hungarlando (1840-aj jaroj), poste li estis pioniro de la hungara fotografio en la 1850-aj jaroj. Li okupiĝis ankaŭ pri vitroj. En 1849 li inventis tian vitraĵon, el kio li produktis vitromonojn. Tio ricevis oran medalon en ekspozicio en Parizo en 1855, poste en mondekspozicio en 1867 en la sama urbo. Lia alia invento estis la ĉielarka vitro. Li havis sukcesojn por blankaj kaj koloraj vitroj, ankaŭ speguloj. Li ne postlasis dokumentojn pri la inventoj, tial ili ne disetendiĝis.
Lia kontribuo
[redakti | redakti fonton]- Aquae miuerales Alsó-Sebeniensis (1843)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- germanlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a punkto)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo P, poste serĉu la nomon)