Lignum Crucis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lignum Crucis de la Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana, Kantabrio, Hispanio, konsiderata de la Katolika Eklezio kiel plej granda peco konservita ĝis nun el la kruco de Kristo.

La Lignum Crucis (laŭvorte, lignaĵo de la kruco) estas relikvo de kristanismo kiu temas pri la lignaĵo supozite uzata de romianoj por krucumi Jesuon.

Estas tre diversaj, postaj kaj kontraŭdiraj rakontoj pri la historio de la afero. Ili referencas al Helena patrino de la imperiestro Konstanteno, kiu veturis al Palestino inter la jaroj 325 kaj 327 kaj trovis la krucon. La historiisto Jan Villem Drijvers asertis, ke la “legendo” estis starigita ĉirkaŭ la jaro 350 cele al rajtigo de iu primaso por Palestino. Helena estis trovinta la tri krucoj de la golgota rakonto kaj denove estas diversaj, postaj kaj kontraŭdiraj rakontoj pri kiel oni pruvis kiu estas la kruco de Kristo disde tiuj de la akompanintaj rabistoj.

En la jaro 613 persoj konkeris Jerusalemon kaj kunportis la relikvojn. Bizancanoj sukcesis rekuperi parton, kunportis tion al Konstantinopolo kaj poste reportis ĝin al Jerusalemon. En la jaro 638 islamanoj konkeris Jerusalemon kaj ekkontrolis la relikvon de la kruco. Kiam krucmilitistoj konkeris Jerusalemon, tiu eknomiĝis “civitas crucis” (urbo de la kruco) ĉar tie estis la plej grava relikvo de kristanoj. La Templanoj respondecis pri tiu kaj portis ĝin en gravaj bataloj por garantii sukcesan venkon.[1] La sultano Saladino rekaptis ĝin post la batalo de Hattin (1187), post kio oni perdis entute la sekvon de la kruco, kiu estis ekzemple petita malsukcese de la reĝo de Aragono Jakobo la 2-a al la sultano Muhammad An-Nasir.

Estas denove tre diversaj, postaj kaj kontraŭdiraj rakontoj pri la historio de pecoj de la kruco ekde fino de la 4-a jarcento, kiam supozeble ekis la dispartigo de krucpecoj. Tiuj de preĝejoj estis konservitaj en skatoloj nomitaj “staŭrotekoj” kiuj havis formon de kruco kaj havis centre truon por meti la relikvon. Sur la truo oni metis juvelon kiu malhelpis la vidon de la krucero. Ekde la 6-a jarcento la staŭrotekoj metis vitron anstataŭ juvelon. La plej famaj staŭrotekoj estas jenaj: tiu de Limburgo (datita en la 10-a jarcento), tiu de la Katedralo de Kosenco kaj tiu de la Katedralo de Napolo (12-a jarcento). Famas ankaŭ tiu de la Katedralo de Ĝenovo (13-a jarcento).

La plej granda relikvo konservita estas en la Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana, Kantabrio, Hispanio.[2]​ La tradicio rilatas ĝin al la deveno de la monaĥejo, sed plej verŝajne ĝi estis alportita samtempe kun la restaĵoj de Sankta Toribio de Astorgo, ĉirkaŭ la 8-a jarcento. La lignaĵo estas ene de orumita arĝenta relikvujo krucforma de gotika tradicio, realigita en ateliero de Valadolido en 1679. La lignopeco estas 635 mm longa ĉe la vertikala lignero kaj 393 mm ĉe la horizontala lignero, kun dikeco de 40 mm, kaj tial ĝi estas la plej granda relikvo konservita de la kruco de Kristo, eĉ pli granda ol tiu konservita ĉe la Baziliko Sankta Petro. Scienca esploro pruvis, ke la specio de la arbo estis mediteranea cipreso (Cupressus sempervirens), kio ne kontraŭdiras ties uzado en Palestino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brief History of The Order of The Knights Templar
  2. Alonso, Fernando (2006). «El mayor trozo del leño de la Cruz. 2006, Año Santo en Liébana». Arkivigite je 2021-04-19 per la retarkivo Wayback Machine Anales de mecánica y electricidad (Asociación de Ingenieros del ICAI) 83 (3): 59-64. Konsultita la 11an de junio 2016.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • M. HESEMANN, Titulus crucis, San Paolo, Milano 2000, ISBN 88-215-4296-3
  • Enciclopedia cattolica, Vatikanurbo 1953.
  • Pri Jakobo la 2-a, vidu Ángeles Masiá de Ros "La Corona de Aragón y los estados del Norte de África". Barcelona 1951. [1]