Toribio de Astorgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Toribio de Astorgo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 401 (0401-11-30)
en Astorgo
Morto 1-an de januaro 460 (0460-01-01) (58-jaraĝa)
en Astorgo,  Visigothic Kingdom of Tolosa
Lingvoj latina
Ŝtataneco Roma regno • Visigothic Kingdom of Tolosa
Okupo
Okupo presbitero
vdr

Toribio de Astorgo (Astorgo, 402? – samloke, 476), konata ankaŭ kiel Toribio de Liébana, estis hispana religiulo, episkopo de Astorgo.

Li pilgrimis al Jerusalemo, kie laŭdire li akiris relikvojn, inter kiuj elstaras la Lignum Crucis, nome unu de la pecoj de la kruco sur kiu Kristo estis krucumita. Reveninta al Iberio, li pasis tra Romo, kie interkonatiĝis kun la papo Leono la 1-a. Tie li estis nomumita ĉefdiakono de Tuy, kie poste li pastriĝis. En 444, li estis nomumita episkopo de Astorgo, el kiu li sendis leteron al la papo pri plifortiĝo de doktrino kiun li konsideris formortinta: nome la Priscilianismo. Kiel rezulto, la papo ordonis koncilion kies historia konfirmo mankas (kelkaj fakuloj datigas ĝin ĉirkaŭ la jaro 447), cele al ekskomuniiigo de la episkopoj kiuj ne kondamnu tian herezon. Tio kolerigis la popolon kaj la pastraron, kaj li devis retiriĝi denove al Tuy.

Poste, li mem suferis la persekutadon fare de Teodoriko la 2-a, kaj li devis rifuĝiĝi en la asturia areo de la monto Monsacro. Reveninte al Astorgo, li mortis en la jaro 476. Liaj restaĵoj estis translokigitaj ĉirkaŭ la 8-a jarcento al la Monaĥejo de Sankta Toribio de Liébana (Kantabrio).