Prisciliano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prisciliano
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 339 (0339-11-30)
en Hispanio,  Romia Imperio
Morto 1-an de januaro 385 (0385-01-01) (45-jaraĝa)
en Treviro,  Romia Imperio
Mortokialo senkapigo
Lingvoj latina
Okupo
Okupo pastroverkisto
vdr

Prisciliano (m. 385) estis episkopo de Ávila kaj romia teologo el Galegio (en Iberio), la unua persono en historio de Kristanismo kiu estis ekzekutata pro herezo (kvankam fakte la civilaj akuzoj temis pri praktiko de magio). Li fondis asketan grupon kiu, spite persekutadon, pludaŭris en Hispanio kaj Gaŭlo ĝis fino de la 6a jarcento. La verkoj de Prisciliano kaj proksimaj sekvantoj, kiuj estis supozeble perditaj, estis rekuperitaj en 1885 kaj publikitaj en 1889.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa kaj preskaŭ samtempa fonto por scii pri la kariero de Prisciliano estas la gaŭla kronikisto Sulpicio Severo, kiu karakteris lin (Chronica II.46) kiel nobela kaj riĉa, klerikulo kiu dediĉis sian vivon al studo, for de sia klasika pagana edukado (vidu Gregorio de Tours). Li estis asketa mistikisto kaj konsideris la kristanan vivon kiel konstanta interŝanĝo kun Dio. Lia favorata ideo estis de Sankta Paŭlo (1-a al la korintanoj 6:19) kaj li asertis, ke por iĝi degna loĝejo por dio homo devas, krom elteni la katolikan fidon kaj fari am-agojn, malakcepti geedziĝon kaj surterajn honorojn, kaj praktiki fortan asketismon. La preciza ideo pri malakceptado, se ne malpermeso de, geedziĝo, venis en konflikton kontraŭ la aŭtoritatoj, kaj lia influo super kreskanta nombro de sekvantoj minacis la aŭtorittaton de la eklezio kiam la episkopoj Instantio kaj Salviano estis allogitaj de lia elokventeco kaj akra asketa ekzemplo.

Liaj plej elstaraj kontraŭuloj en Hispania estis Higinio, episkopo de Kordovo, kaj Hidatio, episkopo de Merido. Ties plendoj al la papo Damaso la 1-a (ankaŭ el Hispania) rezultis en sinodo okazanta en Zaragozo en 380, dum foresto de Prisciliano aŭ iu ajn el ties sekvantoj. La decidoj de la sinodo informis pri la praktikoj de Prisciliano, kiuj estis kondamnitaj. Multaj el tiuj malpermesoj okazis nur ĉar tio estis farata de la prisciliananoj. Oni malpermesis, ke virinoj estu kun viroj dum preĝado; fastadon dimanĉe; retiriĝon hejmen aŭ al montoj dum Karesmo; Eŭkaristio devos esti farata en preĝejo kaj ne alportata hejme; ekskomunikitaj personoj ne devos esti protektataj de episkopoj; pastro ne iĝu monaĥo cele de pli perfekta vivo; neniu ricevu la titolon "doctor" (latina por instruisto); virinoj ne estu konsiderataj "virgulinoj" ĝis atingo de aĝo de kvardek jaroj.

Liatempaj sekvantoj[redakti | redakti fonton]

Daŭra priscilianismo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]