Saltu al enhavo

Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj
Esperanto-organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1977 vd
Agareo

GLAT

Fondintoj Peter Danning vd
Estro John Dumas
Lingvoj

Esperantovd

Retejo Oficiala retejo
vdr
Arnold Victor kaj Rolf Karbisto, iamaj prezidanto kaj sekretario-kasisto de LSG respektive.

Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj (LSG) estas komunuma kaj aktiveca grupo por GLAT (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj, kaj transgenruloj) en Esperantujo.

LSG estis fondita de Peter Danning en Decembro 1977 sub la nomo Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj kaj ĝi estas la plej malnova internacia GLAT-organizo. Ekde 1990 ĝi havas kunlaboran kontrakton kun Universala Esperanto-Asocio.

LSG ekde Marto 1978 eldonas la bultenon Forumo, krome ankaŭ organizas loĝigan servon kaj okazigas aranĝojn ĉirkaŭ Esperanto-kongresoj. La nuna prezidanto estas John Dumas, elektita en la 107-a Universala Kongreso en Montrealo.

En julio 2024 la membraro de LSG aprobis nomŝanĝon al Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj.[1]

La grupo havas la jenajn celojn:

  1. Krei internacian solidarecon kaj kunlaboron inter siaj membroj, tiel ankaŭ subtenante ilian agadon por la disvastigo de Esperanto kaj por la plena integriĝo de gejeco en la socio.
  2. Labori por forigo de lingva diskriminacio, informante pri la lingvo-problemo kaj ĝia solvo per Esperanto en gejaj medioj.
  3. Labori por forigo de kontraŭgeja diskriminacio, informante pri la signifo, valoro kaj problemoj de gejeco en la Esperantaj medioj.

Nuna estraro

[redakti | redakti fonton]

La nuna estraro estis elektita dum la 110-a Universala Kongreso en Brno.

  • John Dumas, prezidanto
  • Martin Benoit, sekretario kaj redaktoro
  • Jeremy Bass, kasisto
  • Trio, retejestro
  • Didier Loison, estrarano
  • Angeline Biot, estrarano
  • Roberto Garcia, estrarano

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.