Ligo internacia de la paco kaj de la libereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ligo internacia de la paco kaj de la libereco
socia movado
Komenco 1867 vd
Ideologio

pacismo • eŭropismo

vdr
Ligo internacia de la paco kaj de la libereco
Ligue internationale de la paix et de la liberté
Emblemo de Ligo internacia de la paco kaj de la libereco
Tipo internacia asocio de pacismo
Fondinto Frédéric Passy
Fondiĝo 1867
Fondiĝloko Ĝenevo
vdr
la fondinto Frédéric Passy

La Ligo internacia de la paco kaj de la libereco - france Ligue internationale de la paix et de la liberté - estas asocio de pacismo starigita jam la 30-an de majo 1867 en Parizo fare de Frédéric Passy, sed oficiale nur fondita ekde la 9-a de septembro 1867 en granda solenaĵo kadre de Internacia Kongreso de Paco en Ĝenevo. Ĝi estis kreita post publika kampanjo kontraŭ milito inter la Dua Franca Imperio kaj la Regno de Prusio super Luksemburgo. La Luksemburga krizo estis pace solvita en 1867 per la Traktato de Londono sed en 1870 la Franc-Prusia Milito ne povis esti malhelpita tiel la ligo dissolviĝis kaj refondiĝis en la sama jaro. Malsamas la informoj ĉu jam en 1870 aŭ nur en 1889[1] la ligo alprenis la nomon Société française pour l'arbitrage entre nations ("franca societo por arbitracio inter la nacioj").

la esperantisto Gabriel Chavet, sekretario-kasisto ekde 1922

La Société française pour l'arbitrage entre nations povas esti vidita kiel antaŭulo de la Permanenta Tribunalo de Arbitracio lokita en la Palaco de Paco, fondita per la unua Haga Packonferenco en 1899, kaj antaŭulo de la Ligo de Nacioj, fondita per la Traktato de Versajlo en 1919 kaj sekvita de la Unuiĝintaj Nacioj. La establado de la Permanenta Tribunalo de Arbitracio ankaŭ estis starigita fare de la Interparlamenta Unio kiun Frédéric Passy fondis kune kun Randal Cremer en 1889 kaj kiu honoriĝis per la Nobel-premio pri paco en 1901. Tamen la ligo internacia aŭ societo por arbitracio ankoraŭ pluekzistis:

Ekde 1922 sekretario-kasisto de la Ligo internacia de la paco kaj de la libereco, renomita laŭ la origina nomo, estis la esperantisto kaj pacisto Gabriel Chavet, kiu antaŭe de 1905 ĝis 1922 estis la sekretario de la Esperantista Centra Oficejo en Parizo. En 1930 la biblioteko de la Ligo de la Paco estis donacita al la Nuntempa Internacia Dokumentada Biblioteko (france Bibliothèque de documentation internationale contemporaine), kiu de 2018 nur nomiĝas "contemporaine" (do "La nuntempa").[1]

Pri la plua sorto de la ligo mankas ĉiaj informoj. La donaco de la biblioteko en 1930 estas indiko pri tio, ke post la financa krizo nomata Granda Depresio ekde 1929 la organizaĵo ĉesis ekzisti. Tamen tiu ĉi artikolo kolektis iom pli da informoj ol la alilingvaj vikipediaj artikoloj, kie baze la informoj finiĝas jam en 1870.

Referencoj[redakti | redakti fonton]